Gareth, nevo de Reĝo Arturo.

Gareth
fikcia homo
Verko Artura legendo
Informoj
Sekso vira
Okupo kavaliro
Patro Reĝo Lot
Patrino Morgause
Gefratoj AgravainGawainGaheris
Edzo/Edzino Lyonesse
vdr

Li estis la filo de Reĝo Lot de Orkney kaj Morgause, kaj frato de Gawain, Agravain kaj Gaheris. Li estis ankaŭ frato aŭ duon-frato de Mordred.

Laŭ Thomas Malory li alvenis al la kortego de Arturo maskvestite kiel kuireja knabo. Kavaliro Kay ĉiam komandis lin fari malfacilaĵojn, mokis lin pro lia malsupera rango, kaj moknomis lin "Beaumains", kiu signifas "belaj manoj" aŭ "bonaj manoj", ĉar liaj manoj estis molaj kaj ne alkutimigataj al mana laboro. Gareth iris el la kortego por helpi Lynette kiu deziris savi sian fratinon Lyonesse de la Ruĝa Kavaliro de la Ruĝaj Landoj, Kavaliro Ironside ("Ferflankulo"). Lin akompanis la nano Melot, kiu sciis la realan identecon de Gareth. Tamen ankaŭ Lynette kredis ke Gareth estas nur kuireja knabo kaj survoje mokis lin. Gareth venkis la fortan Perarde - la Nigra Kavaliro - kaj akiris ties kirason kaj ĉevalon. Li renkontiĝis kun Pertolope, la Verda Kavaliro, kiu kredis, ke li estas lia frato, la Nigra Kavaliro. Lynette diris al Pertolope, ke Gareth estas nur kuireja knabo kaj petis, ke li forigu Gareth. Tamen Gareth venkis Pertolope, sed ne mortigis lin: Pertolope promesis servi lin. Simile Gareth venkis Perymones, la Pulkolora Kavaliro, kaj Persaunte, la Indiga Kavaliro, kaj tiuj ankaŭ iĝis liaj sekvantoj. Finfine Lynette konsciis, ke Gareth, per sia trankvila akcepto de ŝia mokado, estas vere kavalireca kaj ja estas bona kavaliro. Ili renkontis Lanceloton kiu kavalirigis Gareth.

Gareth kaj la aliaj atingis la kastelon de Lyonesse, kie la Ruĝa Kavaliro sieĝis ŝin. Tuttage Gareth batalis kontraŭ tiun kaj fine venkis lin, malgraŭ ke tiu posedis la forton de sep viroj. Komence li intencis mortigi la Ruĝan Kavaliron, kiu mem estis mortiginta ĉiun alian kavaliron kiu klopodis savi Lyonesse. Tamen la Ruĝa Kavaliro eksplikis, ke li faris ĉion nur pro ke la damo kiun li amis igis lin ĵuri mortigi Lanceloton: li mortigis la aliajn kavalirojn nur por atentigi Lanceloton. Aŭdinte tion, Gareth igis lin promesi kaj servi lin kaj iri al la kastelo de Arturo por peti la pardonon de Lanceloto. Dum la batalo, Gareth ricevis gravajn vundojn kaj poste Lynette flegis lin.

Post pluraj malfacilaĵoj Gareth edziĝis al Lyonesse. Li mortigis la Dukon de Toskanio. Arturo petis, ke Gareth kaj liaj fratoj defendu la ŝtiparumon de Reĝino Ginevra. Gawain rifuzis, sed la aliaj senentuziasme konsentis, kvankam ili diris ke ili ne portos kirasojn. Gareth mortis, kune kun Gaheris kaj Agravain, kiam Lanceloto kaj liaj kavaliroj savis Ginevran.