Grek-katolika Preĝejo Sankta Mikaelo (Sátoraljaújhely)

La grek-katolika paroĥa preĝejo arkianĝelo Sankta Mikaelo estas sakrala historia monumento en urbo Sátoraljaújhely (Hungario), en urboparto Rudabányácska, kiu estis memstara vilaĝo ĝis 1981.

Grek-katolika paroĥa preĝejo arkianĝelo Sankta Mikaelo
Grek-katolika paroĥa preĝejo arkianĝelo Sankta Mikaelo en Sátoraljaújhely
Grek-katolika paroĥa preĝejo arkianĝelo Sankta Mikaelo en Sátoraljaújhely
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sátoraljaújhely
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito grekokatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Miskolc
dekanujo Sátoraljaújhely
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Sátoraljaújhely, Rudabányácska, Szabadság u.
vdr

Historio redakti

En la frua 18-a jarcento rutenoj alvenis, ili konstruis kirkon en 1774, sed la turo estis alkonstruita nur en 1888. La paroĥo estis fondita en 1788. La ikonostazo estis kreita en la dua duono de la 19-a jarcento. En 1930 la konstruaĵo estis pligrandigita.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sola sur monteto en korto ĉirkaŭita per ŝtona muro. En la korto videblas ankaŭ krucifikso. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turpinto estas piramideca, en la turo estas 3 sonoriloj. La kirka enirejo funkcias tra la turo, sed flanke estas alia enirejo por la galerio. Super la enirejo en niĉo bildo pri la patrono estas videbla. La absido estas duonronda, malpli larĝa, sed same alta. ol la navo.

Kermeso okazas en la 8-an de novembro.

Fontoj redakti