Gyöngyösi utca (metrostacio)

stacio de la metroo de Budapeŝto

La Gyöngyösi utca [djondjoŝi] (=strato Gyöngyösi) estas metrostacio en Budapeŝto kun malalta trafiko. La nomo venis de la strato mem, kiu krucas la avenuon. Gyöngyösi estis historia nomo en Hungario, inter ili la plej fama estis poeto István Gyöngyösi.

Gyöngyösi utca
Ambaŭ peronoj de la metrostacio Gyöngyösi utca
Ambaŭ peronoj de la metrostacio Gyöngyösi utca
metrostacio • subtera stacio
Situo
Lando Hungario Hungario
Urbo Budapeŝto
Geografia situo 47° 32′ 55″ N, 19° 4′ 24″ O (mapo)47.54871119.073231Koordinatoj: 47° 32′ 55″ N, 19° 4′ 24″ O (mapo)
Gyöngyösi utca (Budapeŝto)
Gyöngyösi utca (Budapeŝto)
DEC
Gyöngyösi utca
Gyöngyösi utca
Gyöngyösi utca
Situo de Gyöngyösi utca
Map
Gyöngyösi utca
Ecoj
Tipo subkrusta
Kajoj 2 bordaj peronoj
Historio
Malfermo 14-a de decembro 1990
Administrado kaj utiligado
Proprietulo Metroo de Budapeŝto
Trafikanto BKV
Linio
Antaŭa stacio Posta stacio
Forgách utca Újpest-városkapu
vdr
Unu el la enirejoj de la metrostacio

Historio redakti

Jam en 1970 oni komencis konstrui la 3-an metrolinion, sed tiu etapo estis inaŭgurita nur post 2 jardekoj. Post la ekfunkcio neniam okazis renovigaj laboroj, tial en 2017 la linion minacas jam katastrofo. Ŝajnas, ekde 2017 komenciĝos renovigaj laboroj. En 2017 kelkaj vagonoj estis ŝanĝitaj al pli modernaj, la malnovaj estis faritaj en Sovetunio, la novaj en Rusio.

Stacio redakti

La stacio kuŝas sub la tersurfaco 4,5 metrojn. La peronoj havas po du en/elirejojn, la unua al la surfaco, la alia al subirejo, kie estas kontakto al ĉiovendejo. La subirejo havas koridoron sub la trakoj.

Kontaktoj redakti

El la stacio estas atingebla 2 aŭtobuso-linioj, krome la menciita ĉiovendejo kaj hospitalo.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

 
Ĉiovendejo apud Gyöngyösi utca (metrostacio)