Metroo de Budapeŝto

metroo en Budapeŝto, Hungario

Metroo de Budapeŝto estas reto de metrooj en Budapeŝto, en 2009 konsistanta el 4 linioj, el 52 stacioj, el 415 vagonoj. La tuta longo estas 38 km.

Metroo de Budapeŝto
Vagonaro sur linio M2
Vagonaro sur linio M2
metroo • transporta reto
Ĝeneralaj informoj
Loko Budapeŝto, Hungario
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 1896
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 39,4 km
Nombro de linioj 4
Nombro de stacioj 52
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Posedanto Ĉefurbo Budapeŝto
Transportisto BKV Zrt.
Mapo
Metrooreto de Budapeŝto
Metrooreto de Budapeŝto
vdr

La unua linio komencis funkcii en 1896, kiu estis la 3-a en la mondo, ĉar oni ne volis funkciigi tramon laŭ la bela avenuo. Tiu estas nun nomata M1 "flava" metroo, trafikanta inter placo Vörösmarty (interna urbo preskaŭ ĉe Danubo) kaj vojo Mexikói (iom post la urba parko).

La dua linio ekfunkciis en 1970, kiu iĝis M2 "ruĝa" metroo, laŭ sistemo de Metroo de Moskvo. Ĝi nun funkcias inter placo Örs vezér kaj stacidomo Déli, dume ĝi faras kontakton kun Stacidomo Keleti. Oni nomas ĝin ankaŭ linio oriento-okcidento.

La tria linio ekfunkciis en 1976, kiu iĝis M3 "blua" metroo, same tiel laŭ sistemo de metroo de Moskvo. Ĝi nun funkcias inter centro Újpest kaj stacidomo Kőbánya-Kispest, dume ĝi faras kontakton kun Stacidomo Nyugati. Oni nomas ĝin ankaŭ linio nordo-sudo.

La kvara linio ekfunkciis en 2014, kiu iĝis M4 "verda" metroo. Ĝi nun funkcias inter stacidomo Kelenföld kaj stacidomo Keleti.

Bildgalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti