Hanya Yanagihara

Hanya Yanagihara (n. la 20-an de septembro 1974 en Los-Anĝeles) estas havajdevena usona verkistino. En 2021 ŝi estis nomumita kiel ĵuriomembro por la 37-a Filmfestivalo de Sundance[1].

Hanya Yanagihara
Persona informo
Naskiĝo 20-an de septembro 1974 (1974-09-20) (49-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Smith College
Okupo
Okupo romanisto • ĵurnalistoverkisto • magazine writer
Verkoj The People in the Trees
A Little Life
vdr

Biografio redakti

La patro de Yanagihara estis onkologo kun havajaj radikoj, ŝia patrino naskiĝis en Seulo, Koreio. Yanagihara naskiĝis en Los-Anĝeles sed studis en Havajo. Ŝi poste laboris kiel redaktisto kaj ĵurnalisto por vojaĝrevuoj kaj por The New York Times.

Yanagihara diris ke ŝia patro prezentis ŝin kiel knabinon al la laboro de Philip Roth kaj al "britaj verkistoj de certa aĝo", kiel ekzemple Anita Brookner, Iris Murdoch kaj Barbara Pym. Ŝi plu diris ke "la nuntempaj verkistoj kiujn mi plej admiras estas Hilary Mantel, Kazuo Ishiguro, kaj John Banville"

Verkaro redakti

En 2013 aperis ŝia unua romano The People of the Trees (Homoj de la ĝangalo), parte bazita sur la vivo de Daniel Carleton Gajdusek, virusologo kaj nobelpremiito.

La dua romano de Yanagihara el 2015, A Little Life (Eta vivo), iĝis internacia furorlibro.

A Little Life estis nomumita por la Premio Booker (Man Booker Prize). Ĝi pridiskutis seksmisuzon kaj ĝiajn sekvojn.

En januaro 2022 aperis la kvara romano To Paradise (Al Paradizo). Ĝia intrigo okazas en paralelaj periodoj en Usono de la jaroj 1893, 1993 kaj 2093.

Citaĵoj redakti

El The People of the Trees

El A little Life redakti

  • "Homaj rilatoj neniam proponas al vi ĉion. Ili proponas nur kelkajn aferojn. Pensu pri ĉio, kion vi povus peti de partnero, ekzemple, seksa ĥemio, bona konversacio, financa sekureco, intelekta kongruo, bonvolemo, lojaleco, kaj tiam elektu tri. Vi devos serĉi la ceterajn aliloke."
  • "Kio estas feliĉo pli ol ekstravaganco, stato kiun ne eblas konservi, parte ĉar ĝi estas tiel malfacile difinebla".
  • "Li neniam elektis vivi pro si mem, sed ĉiam pro aliaj."

El To Paradise

Referencoj redakti

  1. (en) 2021 Sundance Film Festival: Juries Announced. En: sundance.org, la 22-an de Januaro 2021.

Eksteraj ligiloj redakti