"Louis Armstrong and his Hot Five" estis studio-bando en Ĉikago en la jaroj 1925 ĝis 1927.

Ĉi tiu bando unuafoje surdiskigis ĵazon, en kiu la soloisto ricevis pli da spaco por improvizado, kaj preparis al ĵazo, kiel ni nun konas ĝin, unuafoje la vojon. La membroj de la bando estis Louis Armstrong kiel kantisto kaj komence ĉe korneto, ekde 1927 ĉe trumpeto, kun lia dua edzino Lil Hardin Armstrong ĉe piano, Johnny Dodds ĉe klarneto kaj aldosaksofono, Kid Ory ĉe trombono kaj Johnny St. Cyr ĉe banĝo, en 1926 parte kompletigita per kantistino May Alix, en 1927 parte kompletigita per la fabela ĵaz- kaj blusgitaristo Lonnie Johnson.

En 1927 al ĉi tiu personaro de „Hot Five“ aliĝis Pete Briggs ĉe tubjo kaj Baby Dodds ce frapinstrumentaro, kaj tiu pligrandigita grupo surdiskigis sub la nomo "Louis Armstrong and his Hot Seven".

En 1928 ekestis ŝanĝoj. Hot Five nun estis sesopo kun Louis Armstrong kiel kantisto kaj trumpetisto, Jimmy Strong ĉe klarneto kaj tenorsaksofono, Fred Robinson ĉe trombono, Mancy Carr ĉe banĝo, Zutty Singleton ĉe frapinstrumentaro kaj Earl Hines ĉe piano kaj kiel kantisto. Finfine Don Redman ĉe klarneto kaj aldosaksofono kompletigis la bandon al sepopo.

Pli malfrue la grupo nomiĝis "Louis Armstrong and his Savoy Ballroom Five".