Ignacy Ryszard Danka

Ignacy Ryszard Danka (naskiĝis la 26-an de junio 1937 en Lodzo) – pola klasika filologo, lingvisto, religiosciencisto, spertulo pri hindeŭropa lingvaro, gvidanto de Katedro pri Klasika Filologio de Lodza Universitato en la jaroj 1996–2005, emerita profesoro de Lodza Universitato, aktuale ordinara profesoro de Altlernejo de Internaciaj Studoj en Lodzo, membro de Lingvistika Komisiono de PAN. Poligloto kaj esperantisto.

Ignacy Ryszard Danka
Persona informo
Naskiĝo 26-an de junio 1937 (1937-06-26) (86-jaraĝa)
en Łódź
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Faculty of Polish Studies at the University of Warsaw
Okupo
Okupo lingvisto • klasika filologo
vdr

Edukiteco redakti

Post fino de Librovendeja Teknikumo en Lodzo li studis klasikan filologion ĉe Varsovia Universitato (en la jaroj 1957–1962) sub gvido de profesoro Kazimierz Kumaniecki kaj profesorino Lidia Winniczuk. Samloke ankaŭ studis hindologion sub gvido de profesoro Eugeniusz Słuszkiewicz kaj Hiranmoy Ghoshal. I.R. Danka konatiĝis kun sanskrito, hindia lingvo kaj urduo, ankaŭ kun dialekto de polaj ebenaj ciganoj. En 1962 akiris profesian titolon de magistro pri klasika filologio surbaze de la disertaĵo De Babylonia Gilgamide cum carminibus Homeri comparata (scienca prizorganto: prof. dr hab. Kazimierz Kumaniecki).

Scienca laboro redakti

En 1962 li revenis al Lodzo komencante laboron en la Katedro pri Klasika Filologio de Lodza Universitato kiel asistanto. En 1963 ekpostenis kiel matura asistanto. En 1969 akiris gradon de doktoro de homa scienco surbaze de la disertaĵo titolita Primara karaktero de Letoidoj (Apolono, Artemiso) kaj ilia hipostazo lume de homeraj epitetoj (scienca prizorganto: prof. Stefan Oświecimski).

En 1983 ĉe Jagelona Universitato habilitiĝis surbaze de superdoktoreca disertaĵo titolita Pozicio de anatolia lingvaro en hindeŭropa familio kaj iliaj reciprokaj rilatoj. Samjare estis nomumita gvidanto de Laborejo pri Hindeŭropa Vortaro. En 1995 funkciigis eldonserion "Collectanea Philologica", kaj en 1997 komencis eldonadon de scienca revuo "Studia Indogermanica Lodziensia".

Interesiĝoj redakti

Ene de liaj okupiĝoj restas hindeŭropa lingvaro, kaj precipe anatolia lingvaro, cigana lingvo, frua religio de grekoj, romiaj kredoj kaj literatura verkaro de Ovidio.

Pli gravaj sciencaj publikaĵoj redakti

  • Problem praojczyzny Indoeuropejczyków, “Rozprawy Komisji Językowej ŁTN” 12, 1966, p. 83-122.
  • Języki anatolijskie, en: Leszek Bednarczuk (red.), Języki indoeuropejskie, 1-a volumo, Warszawa 1986, p. 275-339.
  • Pierwotny charakter Apollina i Artemidy. Studium na temat pochodzenia Letoidów i ich związków z innymi bogami, Wrocław – Warszawa – Kraków – Gdańsk – Łódź 1987, Zakład Narodowy im. Ossolińskich, Wydawnictwo PAN.
  • Old Sacral Songs about the Beginning of the Universe, "Orpheus. Journal of Indo-European and Thracian Studies" 6, 1996, p. 5-16.
  • De Babylonia Gilgamide cum Homeri carminibus comparata, Łódź 1998, Wyd. UŁ.
  • Wprowadzenie nazw dni tygodnia na indoeuropejskim i ugrofińskim obszarze językowym (Enkonduko de nomoj de la tagoj de semajno en hindeŭropa kaj finn-ugra lingva areo), "Biuletyn Polskiego Towarzystwa Językoznawczego" 55, 1999, p. 105-119.
  • The Origin of the Indo-European Labiovelar Consonants, "Studia Indogermanica Lodziensia" 5, 2003, s. 39-49.
  • Pelazgowie autochtoni Hellady – Pochodzenie, język, religia (Pelasgoj indiĝenoj de Antikva Grekio – deveno, lingvo, religio), Wydawnictwo Uniwersytetu łódzkiego, Łódź 2007

La plena scienca kontribuo de I.R. Danka ampleksas pli ol 150 disertaĵojn, en tio 10 librojn.

Eksterscienca agado redakti

Danka estas fondinto de neformala kultur-religia grupo kun la nomo Klano Ausran. Ĝiaj membroj celas rekonstruon de la kultura kaj religia vivo de hindeŭropanoj, inter si komunikiĝas per rekonstruita prahindeŭropa lingvo.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Ignacy Ryszard Danka, Lebensbeschrijving, „Studia Indogermanica Lodziensia” 3, 1999, p. 147-149;
  • Elwira Kaczyńska, Ignacy Ryszard Danka: List of Publications, en: "Collectanea Philologica" IV, 2002, Łódź, Wyd. UŁ, p. 7-14.
  • Paweł Tomaszewski, Stworzyć język – pomysł szalony (Krei lingvon — freneza ideo), „Odgłosy” (Łódź) Jarkolekto 36, n-ro 28 (1319), la 9-a de julio 1983, p. 1, 4;