Incendio de Santandero de 1941

En la hispana urbo Santandero okazis granda incendio la nokton inter la 15-a kaj la 16-a de februaro 1941.[1] Ĝi estas la plej detrua brulego en la historio de la urbo, okazinte nur kelkajn jardekojn post la katastrofa eksplodo de la vaporŝipo Cabo Machichaco antaŭ la loka haveno (1893). Ĝi detruis la historian urbokernon, senhejmigante multajn homojn kaj stimulante urboplanisman renoviĝon.

Incendio redakti

La ĉefa faktoro, kiu favoris la brulegon, estis vento alsudorienta, kiu forte blovis en la posttagmezo de la 15-a de februaro (eĉ 140 km/h), kune de intensa atmosfera depresio. La fajro ekaperis en la strato Cádiz,[1] (precize en la numero 5-a), proksima al la haveno, kaj kreskis pli kaj pli helpe de suda vento. La fajro rapide atingis la katedralon, kiu iĝis grava fajrofonto disbrulanta proksimajn stratojn, ĉar ĝi situas en la plej alta loko.

Ekde la Malnova kvartalo (katedralo, stratoj Rúa Mayor, Rúa Menor), la fajro disetendiĝis al la stratoj La Ribera, San Francisco, Atarazanas, El Puente, La Blanca kaj la placo Plaza Vieja. Norde ĝi ĝisatingis la deklivon Atalaya, kaj la straton San José. Sude la fajro estis estingita antaŭ ĝi atingis la stratojn Isabel II kaj Limón, kaj tial do ne difektis la Urbodomon de Santandero. Sude la brulego etendiĝis ĝis la strato Calderón de la Barca, kaj oriente la fajro estingiĝis antaŭ la unuaj konstruaĵoj de la zono de la urba etendiĝo. La limoj de la incendio koincidas kun tiuj de la muro ĉirkaŭanta la tiaman vilaĝon dum la 16-a jarcento.[2]

Konsekvencoj redakti

 
La Katedralo de Santandero post la incendio.
 
La Katedralo de Santandero en 2005.

La brulego difektis la mallarĝajn stratojn (escepte de Atarazanas), kie abundis la konstruaĵoj el ligno. Rezulte historia kerno de la urbo preskaŭ komplete forbruliĝis, tio estas, detruiĝis la malnova parto, precipe la Nova kaj Malnova Kvartaloj (Vieja y Nueva Puebla), kune de modernaj konstruaĵoj situintaj tie.

Ĉefe malaperis loĝejoj apartenantaj al laboristoj. La incendio forbrulis plejparton el la mezepokan kvartalon kaj entute 37 stratojn kun areo 14 ha. Ĉirkaŭ 400 detruiĝis, ĉefe loĝejoj (proksimume 2.000), butikoj kaj vendejoj.

Plie, la brulita loko estis la urba kerno kaj la parto plej aktiva komerce de la tiama Santandero. Kalkuliĝis, ke la fajro detruis 90% el la komercaj ejoj. Bruliĝintaj stratoj kiel La Blanca kaj San Francisco estis la tiama centro por komerco.

Same, kelkaj publikaj konstruaĵoj malaperis aŭ difektiĝis por la incendio. Ekzemple, la katedralo, la eksa urbodomo, la kirko Iglesia de la Anunciación aŭ la palaco de la Markizo de Villatorre.

Dum 15-taga fajro-estingo deĵoris ĉirkaŭ 72211 fajrobrigadistoj el Santandero, apudaj provincoj kiel Gipusko kaj Palencio, aŭ Madrido.[3]

Viktimo redakti

Pro la brulego estis nur unu viktimo: Julián Sánchez García, madrida fajroestingisto, kiu post eta rekupero pereis en la santandera universitata malsanulejo Marqués de Valdecilla. Tamen, la materialaj perdoj estis grandegaj kaj multegaj familioj senhejmiĝis.

Materiala perdo redakti

La materialaj perdoj oficiale taksiĝis je 85.312.506 pesetoj.[2] Personoj kun perdoj nombriĝis je 10.000. Notinte, ke en 1940 la loĝantaro estis 101.793 homoj, oni kalkulas, ke 10% el santanderanoj senhejmiĝis kaj multaj aliaj perdis siajn laborejojn kaj kompaniojn. Notindas, ke en la jaro 1941 la Hispana Enlanda Milito estis ĵus ĉesinta, kaj do ĉi tia katastrofo akrigis eĉ pli la malbonan situacion de Santandero kaj ties regiono, Kantabrio.

Rekonstrua urboplanismo redakti

 
La poŝtoficejo estas unu el la konstruaĵoj ne bruliĝintaj dum la incendio.

Post la brulego, 115.421 da konstruparceloj malpleniĝis en la kerno de Santandero, la plej multekosta areo en la urbo. Oni ekspropietigis la terenon kaj sociale reorganizis la urbon, stimulante la konstruon de loĝejoj por la granda nombro da senhejmiĝintaj familioj. Tiu ĉi proceso estas esenca, por bone kompreni la dinamismon de la urbokerno ekzistanta antaŭ la granda etendiĝo okazinta en la 1960-aj jaroj.

Unue oni restrukturis la vojo-planon kaj instalis tramovojojn, kiuj kontrastis kun la eksaj stratoj, problemaj, mallarĝaj kaj neregule dispoziciitaj. Por fari tion, oni akceptis projekton kun gvidlinioj similaj al modelo uzita dum la antaŭa etendiĝo de la urbo: okangula reto kun larĝaj aleoj kie la trafiko plej viglas. Ekzemplo estas la plilongigo de la strato Atarazanas por konstrui la nunan Avenuon de Calvo Sotelo.

Due, oni restrukturis la komercajn areojn kaj la loĝejojn de la burĝoj, kiuj ekloĝis la brulitan areon, precipe la stratojn San Francisco, Calvo Sotelo kaj Juan de Herrera.

Plie, oni sentis neceson krei kernan ĉefplacon kiel novan centron reprezentantan la urbon: tio efektiviĝis per la Plaza Porticada (porda placo), kie ekestis la sidejo de kelkaj oficialaj instancoj, kiel la Provinca Prefektejo, la loka oficejo de la Ministerio de Financoj, la Komerca, Industria kaj Navigada Ĉambro, aŭ nuntempe la sidejo de la ŝparkaso Caja Cantabria.

Plie, oni restimulis la admiron al religiaj konstruaĵoj, kvankam ili ne estas tre stetike riĉaj. La katedralo de Santandero estis rekonstruita, kaj same la kirko Iglesia de la Anunciación, kaj la placo Plaza de la Asunción.

Laste, dum la 1940-aj jaroj oni nivelis la terenojn inter la katedralo kaj la nuna strato Ruamayor. Paralele, okazis rimarkinda proceso: iom post iom la pli malriĉaj homoj ekloĝadis la periferiajn areojn, kaj per tio la urbo kreskis preter siaj limoj.

La konstruado kreskis en Santandero dum la jaroj post la brulego, sen klara bezono plukonstrui kaj per selektema kriterio. La brulita areo do restrukturiĝis per privata initiacemo, kaj en ĝi konstriĝis oficialaj kaj komercaj ejoj, kune de burĝaj loĝejoj.

La loĝejojn por la laboristoj oni provizore delokis al izolitaj lokoj ene de la urbo, ĝenerale, fore de la urbokerno. La registaraj instancoj konstruis malmultkostajn loĝejojn en la periferio. Ili konsistis el 200 "dometoj" en Canda Landáburu (La Albericia), loĝejoj en la kvartalo Campogiro (Peñacastillo) kaj domblokoj kun monhelpo de Obra Sindical del Hogar (Hejma Sindikata Institucio), ĝenerale, malbonkvalitaj, ekzemple la Grupo Pero Niño (ununura porlaborista loĝejaro konstruita en la brulita areo). En la periferio oni konstruis la domarojn Santos Mártires (162 loĝejoj), José María de Pereda (111), Pedro Velarde (348) kaj la Havenan KvartalonBarrio Pesquero (294). Kontraste, en la brulita areo, la loĝejoj konstruitaj por burĝoj estis dufoje pli nombraj ol tiuj por malriĉuloj.

En la jaro 1954 la rekonstruado de la urbo estis jam preskaŭ finiĝinta. Rezulte konstruiĝis 5 publikaj kaj 170 privataj konstruaĵoj. La incendio kaj posta rekonstruo havis du gravajn konsekvencojn en la nuna Santandero. Unue, okazis kaj funkcia kaj forma ŝanĝoj kaj la tuta urbokerno renoviĝis pli frue ol tiuj de aliaj hispanaj urboj. Due, okazis grandega nespontanea proceso de translokiĝo de la loĝantaro, kies efekton ankoraŭ eblas konstati en la nuntempa social-urba strukturo.

Rimarkindaĵoj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Gran enciclopedia de Cantabria. Paĝ. 278. (Volumo 4) ISBN 84-86420-04-0
  2. 2,0 2,1 Gran enciclopedia de Cantabria. Paĝ. 279. (Volumo 4) ISBN 84-86420-04-0
  3. Fotaro: la incendio detruinta Santanderon, en ElDiarioMontañes.es. Arkivita el la originalo je 2012-05-18. Alirita 2013-01-10.

Literaturo redakti

  • Rodríguez Llera, R., La reconstrucción urbana de Santander, Santander, 1980. TOCA, S. "Santander en llamas", Altamira, 1972.
  • Linares Argüelles, Mariano; Pindado Uslé, Jesús; Aedo Pérez, Carlos. Gran enciclopedia de Cantabria. Editorial Cantabria. 1985. ISBN 84-86420-00-8 (Obra completa). ISBN 84-86420-04-0 (Volumo 4).