Interlaken (distrikto)


La distrikto Interlaken estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 38386 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefurbo estis la samnoma urbo Interlaken. Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 ĝi estis integrita al la nova administra distrikto Interlaken-Oberhasli.

Distrikto Interlaken
Blazono de Interlaken
Vido de Schynige Platte al Interlaken
Distriktoj de Kantono Berno
Aerbildo de Interlaken
Kantono Berno
Ĉefloko Interlaken
Koordinatoj  46° 41′ N 7° 52′ O / 46.683 °N, 7.867 °O / 46.683; 7.867 (mapo)Koordinatoj: 46° 41′ N 7° 52′ O / 46.683 °N, 7.867 °O / 46.683; 7.867 (mapo)
Nombro de loĝantoj 38386(2008-12-31)
Areo 56,4 km²
Loĝantardenseco 56,4 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0211
vdr

Geografio redakti

La distrikto Interlaken situas en la kerno de Berna Oberlando. Ĝi konsistas el la komunumoj ĉirkaŭ la Lago de Brienz kaj la orienta Lago de Thun. Al la distrikto apartenas la fama regiono de Jungfrau, kiu estas monda heredaĵo de UNESKO.

Trafiko redakti

La distrikto atingeblas flanke de Berno per la linio de la kompanio Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo kaj de Lucerno per la mallarĝŝpura Brünig-Fervojo de la Svisaj Federaciaj Fervojoj. Ek de Interlaken mallarĝŝpura fervojo kondukas tra Grindelwald al la fama jugo de la monto Jungfrau.

Ekonomio redakti

La ĉefa enspezfonto en la distrikto Interlaken estas la turismo. Multnombraj montarfervojoj kaj aertelferoj ofertas al la turistaro la plej diversajn ekskurseblecojn.

Historio redakti

Post la reformacio en la jaro 1532 el la posedaĵoj de la antaŭa Monaĥejo Interlaken la urbo Berno kreis la kamparvoktejon Interlaken. La iama voktejo estis dissolvita en la jaro 1798 post la Helveta Revolucio. En la jaro 1803 la iama voktejo fariĝis la ĉefdistrikto Interlaken kaj en 1831 la distrikto Interlaken.

Komunumoj de la distrikto Interlaken redakti

La distrikto Interlaken konsistas (stato en 2009) el 23 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Interlaken estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Beatenberg 1153 29,2 0371
  Böningen 2383 15,1 0572
  Brienz 2996 48,0 0573
  Brienzwiler 533 17,6 0574
  Därligen 401 6,9 0575
  Grindelwald 3826 171,1 0576
  Gsteigwiler 425 7,0 0577
  Gündlischwand 282 16,9 0578
  Habkern 624 51,1 0579
  Hofstetten ĉe Brienz 579 8,7 0580
  Interlaken 5319 4,4 0581
  Iseltwald 397 21,9 0582
  Lauterbrunnen 2452 164,4 0584
  Leissigen 938 10,4 0585
  Lütschental 238 12,4 0586
  Matten ĉe Interlaken 3676 6,0 0587
  Niederried ĉe Interlaken 335 6,81 0588
  Oberried ĉe la Lago de Brienz 492 20,0 0589
  Ringgenberg 2709 8,7 0590
  Saxeten 103 19,2 0591
  Schwanden ĉe Brienz 614 7,1 0592
  Unterseen 5453 14,1 0593
  Wilderswil 2458 13,5 0594
Totale 23 38386 680,51 0211

Eksteraj ligiloj redakti