Internacia Premio Booker

La Internacia Premio Booker (antaŭe konata kiel la Man Booker International Prize) estas internacia literatura premio aljuĝita al verkoj de vivantaj aŭtoroj de ajna nacio kaj kiuj aperis ekster Britio en la angla lingvo, ĉu originale aŭ en traduko[1]. Foje la Internacia Premio Booker estas konsiderata kiel alternativa Nobel-premio pri literaturo.

Internacia Premio Booker
International Booker Prize
literaturpremio
Nomita laŭ Premio Booker
Organizanto Booker Prize Foundation
Sidejo Londono
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Fondita en 2005
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La enkonduko de la Internacia Premio kiel kompletigo al la Premio Booker estis anoncita en junio 2004.[2]

La inaŭgura gajninto de la premio en 2005 estis la albana verkisto Ismail Kadare.

Jaro Aŭtoro Lando tradukisto lingvo
2005 Ismail Kadare Albanio albana
2007 Chinua Achebe Niĝerio angla
2009 Alice Munro Kanado angla
2011 Philip Roth Usono angla
2013 Lydia Davis Usono angla
2015 László Krasznahorkai Hungario George Szirtes kaj Ottilie Mulzet hungara

Ekde 2016, la premio estas aljuĝata ĉiujare al ununura libro tradukita en la anglan kaj publikigita en BritioIrlando, kun premio en la valoro de 50,000 £ por la gajninta titolo, dividite egale inter verkisto kaj tradukisto. La celo estas instigi eldonadon kaj legadon de kvalitaj verkoj en traduko kaj reliefigi la laboron de tradukistoj. Juĝistoj elektas 'longliston' de dek libroj en marto, sekvita per 'urĝolisto' de kvin en aprilo, kun la gajninto anoncita en majo[3].

Jaro Aŭtoro Lando Tradukisto Lando Verko lingvo
2016 Han Kang Sud-Koreio Debora Smith Unuiĝinta Reĝlando The Vegetarian ("La vegetarano") (originalo: 채식주의자 ) korea
2017 David Grossman Israelo Jessica Cohen Israelo/UK/Usono A Horse Walks Into a Bar ("Ĉevalo eniras trinkejon") (originalo: סוס אחד נכנס לבר ) hebrea
2018 Olga Tokarczuk Pollando Jennifer Croft Usono Flights ("Flugoj") (originalo: Bieguni) pola
2019 Yokha al-Harthi Omano Marilyn Booth Usono Celestial Bodies ("Ĉielaj korpoj") (originalo: سـيّـدات الـقـمـر، روايـة) araba
2020 Mary Lucas Rijneveld Nederlando Michelle Hutchinson Unuiĝinta Reĝlando The discomfort of evening ("La malkomforto de vespero") (originalo: De avond is ongemak) nederlanda
2021 David Diop Francio Anna Moschovakis Usono At Night All Blood Is Black ("Nokte ĉia sango estas nigra") (originalo: Frère d'âme) franca
2022 Geetanjali Shree Barato Daisy Rockwell Usono Tomb of Sand ("Tombo de sablo") (originalo रेत समाधि) hindia

Referencoj redakti

  1. (en) Crerar, Simon, "Alice Munro announced as Man Booker International Prize winner", The Times, la 27-an de majo 20029.
  2. (en) "Readers debate world Booker prize". BBC News, la 20-an de decembro 2004.
  3. (en) "Evolution of the Man Booker International Prize announced | The Man Booker Prizes Arkivigite je 2016-06-04 per la retarkivo Wayback Machine". themanbookerprize.com.

Vidu ankaŭ redakti