La Granda mutuo, Invaria mutuo, Granda kracoInvaria kraco (Crax rubra) (en hispana hocofaisán, pavón norteño) estas granda, fazaneca birdo el la familio Kracedoj, kiu estas parenca al nestamasuloj de Aŭstralazio, sed loĝanta en tropika Ameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Invaria mutuo
masklo
masklo
ino, ruĝeca morfo
ino, ruĝeca morfo
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Subfamilio: Penelopenoj
Genro: Crax
Specio: C. rubra
Crax rubra
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
subspecioj
  • Crax rubra rubra, Linnaeus, 1758,
    Komuna granda mutuo
  • Crax rubra griscomi, Nelson, 1926,
    Kozumela granda mutuo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Great Curassow, Male - Crax rubra (32856755893)

Ĝi estas 78–100 cm longa kaj 3.1-4.8 kg peza, temas pri tre granda kracedo.[1][2] Inoj estas iome pli malgrandaj ol maskloj. Ĝi estas la plej fortika kaj peza specio en la familio sed ties longo egalas al tiu de kelkaj aliaj kracedoj.[1][3][4] Aliaj specioj de mutuoj (nome la Norda kaskomutuo, la Suda kaskomutuo, kaj la Blankapuga mutuo) estas ĉiuj ĉirkaŭ samgrande averaĝe longaj kiel la Invaria mutuo. Ĉe tiu specio, standardaj mezuroj estas la jenaj: la flugillongo estas 36 al 42.4 cm, la vosto estas 29 al 38 cm kaj la tarso estas 9.4 al 12 cm. Ili havas la plej grandajn ĉefajn standardajn mezurojn en la familio, escepte ĉe la vostolongo.[5]

La masklo estas nigra kun krispa kresto, blanka ventro, kaj flava karunklo sur sia beko.[1] Estas tri morfoj de Invaria mutuo:[1] strieca morfo de inoj kun striecaj kolo, dorso, flugiloj kaj vosto; ruĝeca morfo kun ĝenerale ruĝecbruna plumaro kaj strieca vosto; kaj malhela morfo de ino kun nigrecaj kolo, dorso kaj vosto (la vosto ofte fajne vermikuleca), kaj kelka striado ĉe flugiloj. En plej regionoj ekzistas nur unu aŭ du morfoj, kaj estas inoj kiuj montras nivelon de intermezo inter tiuj morfoj (ekz. similaj al ruĝeca morfo, sed kun nigra kolo kaj fajna vermikulado ĉe flugiloj). Tiu specio havas voĉon similan al tiu de kelkaj aliaj mutuoj, ties alvoko konsistas el "pekuliara" persista fajfo.[5]

Ekologio redakti

Temas pri monogama specio, kaj la Invaria mutuo distribuiĝas en pluvarbaroj el orienta Meksiko tra Centrameriko, al okcidenta Kolombio kaj nordokcidenta Ekvadoro.[1] En Meksiko, ĝi forestas el plej sekaj marbordaj arbaroj sed foje loĝas en sekaj areoj de Jukatano, Kozumela Insulo kaj Kostariko. La Invaria mutuo pasas multe el sia tempo surgrunde, sed nestumas kaj ripozas en arboj. Tiu specio estas gregema, kaj loĝas en grupoj de ĝis dekduo da birdoj, kvankam foje oni povas vidi solajn birdoj. Ties dieto konsistas ĉefe el fruktoj, figoj kaj artropodoj. Malgrandaj vertebruloj povas suplementi la dieton foje, kiaj malgrandaj mamuloj (kiaj roduloj) kaj malgrandaj idoj de birdoj. Malkiel aliaj kracedoj, kiaj jakuoj, ili manĝas multe el falintaj fruktoj pli ol pluki frukte rekte el arboj. Ĉe Tamaulipas, ili manĝas multe el la frukto de la anakardiaco Spondias mombin. Aliloke ĝi povas preferi la ruĝajn berojn de la arboj de la genro Chione.[5]

La masklo de Invaria mutuo foje konstruas la neston kaj allogas la atenton de la ino al ĝi, kvankam alifoje ambaŭ membroj de paro konstruas la nestostrukturon. La ino demetas tipe du ovojn en relative malgranda nesto (kutime farita ĉefe el folioj), ĉiu ovo estas 9.1 x 6.7 cm kaj pezas 200 g. La mutuidoj pezas 123 g ĉe eloviĝo; 2760 g duonjaraĝaj nematuruloj; kaj unujaruloj, jam tute zorgitaj kaj sendependaj el patra zorgo, ili estas ĉirkaŭ trikvarone el la pezo de plenkreskulo nome ĉe 3600 g. Tiu specio estas agresema, kio turnas regule eĉ al homoj se la birdoj estas tenitaj en kaptiveco. Sendube, ili havas tiun emon por forpeli naturajn predatojn, kaj el si mem kaj el siaj idaroj. Konataj naturaj predantoj de tiu specio estas ocelotoj kaj la rabobirdo Ornamita spizaeto, kvankam idoj kaj ovoj verŝajne havas pli ampleksan gamon de predantoj. Kiam eventuala predanto estas ĉe ties idaro, mutuoj engaĝiĝas al trompoceremonio, ŝajnigante vundon. Kaze de atako al homoj, tiuj mutuoj saltas per flugilfrapada flugo kaj direktas sin al la kapo, cele al la okuloj. Ties vivodaŭro en kaptiveco atingis almenaŭ 24 jarojn.[5]

Paleontologio redakti

La Invaria mutuo estas la plej norda specio de la genro Crax. Ĝi estas parto de klado kiu loĝis norde de Sudameriko ekde antaŭ 9 mj (Tortoniano, fina Mioceno). Kiam supreniris la Andoj de Kolombio antaŭ ĉirkaŭ 6 mj, la prauloj de tiu specio estis tranĉoseparitaj el la populacio de sia sudoriento. Tiu lasta laŭ la tempo evoluos al la Blubeka mutuo. La praa Invaria mutuo poste etendis laŭlonge de la deklivaro al Pacifiko de Andoj, kaj al Centrameriko dum la Plioceno kaj la Pleistoceno (Pereira & Baker 2004) kiel parto de la Granda Amerika Interŝanĝo.

Statuso redakti

Pro pliiĝanta habitatoperdo kaj troa ĉasado ĉe kelkaj areoj, la Invaria mutuo estis pritaksita kiel Vundebla ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Ĝi estis listita en la Apendico III de CITES en Kostariko, Gvatemalo, Kolombio kaj Honduro. El la plej malgranda subspecio griscomi de la Kozumela Insulo, restas nur kelkaj centoj. Ties populacio ŝajne estis malrapide kreskanta ekde la 1980-aj jaroj, aŭ fluktuanta je malalta nivelo; ĝi estas vundebla al uraganoj.[1] (see also Kozumela toksostomo).

Tiu specio produktis fruktodonajn hibridojn kun sia plej proksima vivanta parenco nome la Blubeka mutuo, kaj ankaŭ kun la multe pli diste rilata nome la Blankapuga mutuo.[1]

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 del Hoyo, Josep (1994): 44. Great Curassow. In: del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (editors) Handbook of Birds of the World, Volume 2 (New World Vultures to Guineafowl): pp. 359, Plate 33. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-15-6
  2. [1] (2011).
  3. Restall, Rodner & Lentino (2006): Birds of Northern South America. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-7243-9 (vol. 1). ISBN 0-7136-7242-0 (vol. 2).
  4. http://books.google.com/books?id=ojMQP6aWW6sC&pg=PA623&lpg=PA623&dq=great+curassow+largest&source=bl&ots=TpV8BoBRdW&sig=SiI0x9ADwz6clJqWC91Fc38hlmQ&hl=en&ei=fdJnTYHGMo-u8Ab2zoHqCw&sa=X&oi=book_result&ct=result&resnum=9&ved=0CDMQ6AEwCA#v=onepage&q=great%20curassow%20largest&f=false
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Curassows, Guans and Chachalacas de Nigel Hughes. Wildside Books (UK). 2006, ISBN 0905062264

Eksteraj ligiloj redakti