Ireneusz Kania

pola tradukisto kaj poligloto

Ireneusz KANIA (naskiĝis la 19-ade septembro 1940 en Wieluń, mortis la 9-an de oktobro 2023 en Krakovo) estis pola tradukisto, poligloto, eseisto kaj esoterulo. Tradukinto de kelkdeko da libroj el dekkelkaj lingvoj, antaŭ ĉio de latinida lingvaro kaj azia.

Ireneusz Kania
Persona informo
Aliaj nomoj Marian Barycz
Naskiĝo 19-an de septembro 1940 (1940-09-19)
en Wieluń
Morto 9-an de oktobro 2023 (2023-10-09) (83-jaraĝa)
en Krakovo
Lingvoj polaanglafrancagrekaantikva grekahebreahispanalatinagermanapaliaportugalarusarumanasanskritosvedatibetaitala
Ŝtataneco Pollando
Alma mater I Liceum Ogólnokształcące im. Tadeusza Kościuszki w Wieluniu • Jagelona Universitato
Okupo
Okupo tradukistopoligloto • universitata instruisto • eseisto • Tibetologist • literaturkritikisto
vdr

Vivo redakti

Ireneusz Kania frekventis liceon en Wieluń (1954–1959). En la jaroj 1959–1964 studis romanistikon ĉe Jagelona Universitato en Krakovo.

En la jaroj 1964–1968 estis korektisto, teknika redaktoro kaj inspektisto en krakova filio de Eldonejo PWN. Poste aliloke dokumentisto kaj gvidanto de la sekcio pri kunlaboro kun eksterlando. De 1975 ĝis 1981 redaktoro kaj vicgvidanto de Redakto de Tradukoj en Wydawnictwo Literackie (Literatura Eldonejo), kie respondecis pri hispanismo kaj hispanamerika literaturo. De 1981 fokusiĝis pri literatura laboro, antaŭ ĉio pri tradukado.

Aktiva kiel tradukisto de la 70-aj jaroj, komence de la portugala lingvo.

En la jaroj 1983–1988 gvidis privatan kurson de la klasika tibeta lingvo kaj, en la 90-aj jaroj, okupojn pri literatura traduko en Literatura-Arta Studumo ĉe Jagelona Universitato

Ankaŭ eseisto, fakulo pri tibetologio, budhismo kaj kabalo. En 2001 publikigis aŭtoran kolekton de eseoj, titolitan Ścieżka nocy (Pado de la nokto).

De 1980 ĝis 1983 apartenis al Asocio de Polaj Literaturistoj, de 1983 al Asocio de Polaj Tradukistoj, kaj de 1989 ĝis aŭgusto de 2020 al Asocio de Polaj Verkistoj.

Tradukoj al la pola lingvo de Ireneusz Kania redakti

Tradukoj el la angla redakti

Tradukoj el la franca redakti

Tradukoj el la germana redakti

Tradukoj el la greka redakti

Tradukoj el la hebrea redakti

Tradukoj el la hispana redakti

Tradukoj el la itala redakti

Tradukoj el latino redakti

Tradukoj el palia lingvo redakti

  • Muttāvali. Libro de malnovbudhanaj tekstoj, 1999, 2007
  • Dhammapada, aŭ Strofoj pri Dhammo, 2023
  • Suttanipāta. Kolekto de instruoj de frua budhismo, 2023

Tradukoj el la portugala redakti

Tradukoj el la rumana redakti

Tradukoj el sanskrito redakti

  • Trifoje po cent strofoj de Bhartṛhari: pri saĝeco de vivo, pri ama pasio kaj pri rezignado, 1980

Tradukoj el la tibeta redakti