Irma Eszenyi
Irma Eszenyi [esenji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Eszenyi Irma estis hungara operkantisto, (mezosoprano). Irma Eszenyi[1][2] naskiĝis la 12-an de decembro 1921 en Budapeŝto, ŝi mortis la 28-an de septembro 2000 en Budapeŝto (la fontoj havis diversajn datenojn!).
Irma Eszenyi | |
---|---|
Irma Eszenyi en rolo Venus | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de decembro 1921 en Budapeŝto |
Morto | 28-an de septembro 2000 (78-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Lajos Vasady-Balogh |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Biografio redakti
Irma Eszenyi komence lernis pianadon en muziklernejo de Zoltán Horusitzky, poste kantadon de Margit Clauser. Jam antaŭ fini la lernadon ŝi membriĝis en Nacia Teatro (Szeged) en 1945. Ŝi apartenis al Budapeŝta Ŝtata Operejo inter 1946 – 1972, poste ŝi pensiuliĝis. Ekde 1951 ŝi ricevis ankaŭ ĉefrolojn kaj ŝi partoprenis en turneoj. Ŝi havis edzon kaj naskis 2 gefilojn (1945, 1956).
Lia repertuaro (elekto) redakti
- Béla Bartók: Burgo de la duko Blubarbo – Judit
- Georges Bizet: Carmen (opero) – titolrolo; Mercédès
- Benjamin Britten: Peter Grimes – Mrs. Sedley
- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij: Eŭgeno Onegin – Larina
- Léo Delibes: Lakmé – Miss Rose
- Gaetano Donizetti: Lucia di Lammermoor — Alisa
- Ferenc Erkel:
- Hunyadi László – Mátyás Hunyadi
- Bánk bán – reĝino Gertrud
- George Gershwin: Porgy and Bess – Maria
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- La geedziĝo de Figaro — Marcellina
- Die Zauberflöte — dua damo
- Giacomo Puccini:
- Tosca — paŝtisto
- Madama Butterfly — Kate Pinkerton
- Giuseppe Verdi:
- Il trovatore – Inez
- Rigoletto - grafino Ceprano
- La traviata – Annina
- Aida — Amneris
- Don Carlo – princino Eboli
- Richard Wagner:
- Tannhäuser (opero) – Venus (vidu la supran foton!)
- Lohengrin – Ortrud
- Tristano kaj Izoldo – ina titolrolo
- Die Meistersinger von Nürnberg – Magdalena
- Die Walküre – Brünnhilde; Siegrune