Italo (reĝo de la enotroj)

Italo (el la antikva greka: Ἰταλός) estis legenda reĝo de enotroj, kiuj estis inter la plej fruaj registritaj loĝantoj de Italio. En sia Fabularum Liber (aŭ Fabulae), Kajo Julio Higeno registris la miton ke Italo estis filo de Penelopo kaj Telegono (filo de Odiseo).[1]

Italo
rolulo de helena mitologio • legendary progenitor
Informoj
Sekso vira
Patro Telegonus
Patrino Penelopo
Edzo/Edzino Leucaria
Infanoj Siculus • Auson
vdr

Laŭ Aristotelo (Politiko)[2] kaj Tucidido (Historio de la Peloponeza Milito),[3] Italo estis la eponimo de Italio (Italia). Aristotelo, verkante en la 4-a jarcento a.K., rakontas, ke, laŭ tradicio, Italo konvertis la enotrojn el paŝtista socio al agrikultura kaj havigis al ili variajn regulojn, estante la unua kiu instituis sistemon de komunaj manĝoj.

Verkante jarcentojn poste, la greka historiisto Dionizo de Halikarnaso (ĉ. 60 a.K. – post 7 a.K.) en sia "Rhomaike Archaiologia" ("Antiquitates romanae", "Romiaj Antikvaĵoj"), citis Antiokon de Sirakuzo (fl. 420 a.K.) pri la informo ke Italo estis enotra denaske kaj rakontas la tradicion ke Italio estis nomita laŭ li, same kiel alian rakonton kiu derivigas la nomon "Italia" el vorto por bovido,[4] etimologio kiu estas havigita ankaŭ de Timeo, Varono,[5] kaj Festo.

Notoj redakti

  1. "Telegonus". Encyclopædia Britannica Ultimate Reference Suite. Chicago: Encyclopædia Britannica. 2014.
  2. Aristotelo, Politiko, 7.1329b, en Perseus
  3. Tucidido, La Peloponeza Milito, 6.2.4, en Perseus
  4. Dionizo de Halikarnaso, Roman Antiquities, 1.35, en LacusCurtius
  5. Rerum Rusticarum, 2.5