János Anti Szabó

homo

János Anti Szabó [jAnoŝ sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Anti Szabó János estis hungara skulptisto, ilustristo, arkitekto pri internaj spacoj, altlerneja instruisto.

János Anti Szabó
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1942 (1942-05-18) (81-jaraĝa)
en Ikervár
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

János Anti Szabó[1] naskiĝis la 18-an de majo 1942 en Ikervár.

Biografio redakti

János Anti Szabó estis skulptista disĉiplo de Ferenc Laborcz inter 1965-1970, poste li akiris diplomon pri arkitekturo pri internaj spacoj en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto en 1975. Liaj plej gravaj instruistoj estis Ferenc Laborcz kaj Gyula Illés. Post siaj studoj li estis privata industriartisto, krom la menciitaj artaj branĉoj li ankaŭ faris pentraĵojn, grafikaĵojn. En la 1990-aj jaroj li gvidis industriartajn kursojn en Gödöllő, ekde 1994 li instruas en la Agrikultura Universitato de Gödöllő. En 1998 li fondis industriartan atelieron en Gödöllő.

Elektitaj skulptaĵoj redakti

  • Tengerészkapitány (ligno, Tihany, 1986)
  • infanludejaj lignaĵoj (Gödöllő, 1986-1990, 2000)
  • lignaj reliefoj (Balassagyarmat, 2000)

Elektitaj fasonaĵoj redakti

  • pluraj medicinaj tabloj (1975)
  • infanludiloj (1984)

Elektitaj projektoj pri internaj spacoj redakti

Liaj libroj (kiel ilustristo) redakti

  • Vöröskönyv. A Magyarországon kipusztult és veszélyeztetett növény- és állatfajok. (1990, 1994)
  • Így volt, hogy volt …, Emlékképek a Gödöllői Kastélyról (1994)

Elektitaj solaj ekspozicioj redakti

Elektitaj grupaj ekspozicioj redakti

  • Budapeŝto, (1991, 1994)
  • Wageningen (1995)
  • Gödöllő (2001, 2003)

Fontoj redakti

Referencoj redakti