János Erőss

hungara politikistino

János Erőss [jAnoŝ erOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Erőss János estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, advokato.

János Erőss
Persona informo
Naskiĝo 23-an de decembro 1889 (1889-12-23)
en Tiszaeszlár
Morto 12-an de marto 1962 (1962-03-12) (72-jaraĝa)
en Bufalo
Lingvoj anglahungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio National Radical Party • Sendependa Civita Partio de Teretposedantoj kaj Terlaboristoj vd
Familio
Dinastio Family Erőss vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

János Erőss [1] naskiĝis la 23-an de decembro 1889 en Tiszaeszlár. Li mortis la 12-an de marto 1962 en Buffalo.

Biografio redakti

János Erőss frekventis mezlernejojn en Nyíregyháza kaj Sárospatak, poste li lernis juron en Debrecen kaj Budapeŝto. En la lasta urbo li doktoriĝis. Li batalis en la 1-a mondmilito, sed en 1915 li iĝis militkaptito. Li hejmenvenis en 1921, post 2 jaroj li advokatiĝis. Tiutempe li edziĝis. En 1930 li aliĝis al partio de Endre Bajcsy-Zsilinszky, en 1936 al Etbienula Partio. Dum la nazia erao li kaŝiĝis, sed post apero de Ruĝa Armeo li elektiĝis al Provizora Asembleo, post duonjaro al parlamenta deputito. En 1946 li estis subministro, post monatoj jam ministro. Li rifuĝis al Italio en 1948, poste li translokiĝis al Usono.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Így végződtek a háborúk Európában. A nagy európai konfliktusok befejezésének drámája (1942)

Fontoj redakti