Jakab Zabeler, laŭ hungarlingve kutima nomordo Zabeler Jakab estis hungara pastro, luterana episkopo, teologo. Lia familia nomo aperis foje kiel Zabler. Lia avo Péter Zabeler same estis luterana episkopo.

Jakab Zabeler [1] naskiĝis la 26-an de junio 1639 en Hungara reĝlando en Bártfa (nuntempa Bardejov en Slovakio). Li mortis la 28-an de majo 1709 en Bártfa.

Biografio redakti

Jakab Zabeler frekventis lernejojn komence en sia naskiĝurbo, poste en Eperjes, Olaszliszka, Sárospatak, denove en Bártfa, fine en Jena inter 1658-1663. Hejmenveninta en 1664 komence li estis vicrektoro, en la sekva jaro diakono. baldaŭe pastro de Bártfa. En 1674 li devis rifuĝi al ekzilo. Li pasis 3 jarojn en Grossenhain, poste li estis vixpastro en Mühlberg. En 1682 li rajtis hejmenveni. En 1686 li estis elektita episkopo por episkopejo de liberaj reĝaj urboj. En 1699 li denove devis ekziliĝi pro religia persekuto de Habsburgoj, sed nun li kaŝiĝis en Szepes kaj Sáros. Li revenis en 1703.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Exercitium Academicum De Persona…’’ (1660)
  • Frommen Christen Lust und Unlust (1675)
  • De Sirmio . . . Disputavit Jacobus Zabler… (1690, 1698)

Fontoj redakti