Jean d’Amboise
Johano de Amboazo (1514-1584) estis franca kuracisto kaj kirurgo, patro de la kuracisto Jacques d’Amboise (1559-1606), de la Episkopo de Tréguier Adrien d’Amboise (1551-1616) kaj de la franca verkisto François d’Amboise (1550-1619). Li estis samtempulo de la granda kirurgo Ambroise Paré, kun kiu li dissekcadis kadavrojn[2]
Jean d'Amboise (1514-1584) | ||
---|---|---|
Bildo: Asklepio, dio de la medicino.
Jean d'Amboise estis franca kirurgo kaj persona kuracisto de kvin francaj reĝoj nome Francisko la 1-a, Henriko la 2-a, Francisko la 2-a, Karolo la 9-a kaj Henriko la 3-a.[1] Li plenumis la funkcion kiel kirurgo dum kvardek jaroj. | ||
Persona informo | ||
Jean d'Amboise | ||
Naskiĝo | 1514 en Douai, en Flandrio, tiama teritorio el la reĝo de Hispanio, nuna Francio, | |
Morto | 13-a de decembro 1584 en Parizo, Francio | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Alma mater | Universitato de Parizo | |
Familio | ||
Infanoj | Jacques d'Amboise • Adrien d'Amboise • François d'Amboise vd | |
Profesio | ||
Okupo | kirurgo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li edziĝis al Marie Fromager, filino de la kirurgo Jean Fromager en la Châtelet de Parizo, kiu donis al li tri renomajn infanojn. La poeto Michel d'Amboise (1505-1551) estas erare atribuita kiel lia filo. La originoj de Jean d'Amboise estas tre malklaraj, oni nur scias ke li apartenis al la klera domo de la Amboazoj, kaj naskiĝis en Douai, kiu tiam apartenis al la hispana reĝo kaj li bezonis je naturalizan leteron (al donitan en la 29-a de januaro 1566) por plenumi siajn devojn kiel ĉambristo de Karolo la 9-a.
Jean d'Amboise mortis en la 13-a de decembro 1584 kaj estis enterigita en la Preĝejo de Sankta Gervazio, en Parizo, kune kun sia edzino Marie Fromager. Jean d'Amboise ankaŭ estis kirurgo de Anne de Montmorency (1492-1567), ĉefmarŝalo de Francio, antaŭ ol iĝi persona kuracisto de la francaj reĝoj.
Literaturo redakti
- Antoine Busnoys: Method, Meaning, and Context in Late Medieval Music
- Médecine, contenant 1° l'hygiène, 2° la pathologie, 3° la séméiotique & la ...
- Les historiettes de Tallemant des Réaux memoires pour servir al ...
- The Royal Art of Poison: Filthy Palaces, Fatal Cosmetics, Deadly Medicine ...
- Ambroise Paré: Un urgentiste au XVIe siècle