Johano de Erfurto (latine: Ioannes de ErfordiaIoannes de SaxoniaIoannes Alamannus; germane: Johannes von Erfurt) estis germana franciskano, teologo kaj spertulo de kanona juro. Li vivis ĉ. inter 1250-1320 kaj mortis en Erfurto.

Altarejo de la franciskana kirko en Erfurto, kie Johano iĝis franciskano

Vivo redakti

Post frokuliĝo ĉe la erfurtaj franciskanoj kaj studoj Johano instruis kiel lektoro en 1275 en Erfurto, poste ĉe la provinca centro de la franciskanoj en Magdeburg. Ĉirkaŭ la 1285-a jaro li tie estis ankaŭ lektoro kaj devis peri en kverelo inter siaj samordenanoj kaj la kanonikoj de Stendal.

En 1295 Johano studis jursciencon en Bolonjo kie oni doktorigis lin. Post la fino de sia studvojaĝo en Italujon li revenis Erfurton kie li ege fruktodonis ekdocentis. Sed jam en 1307 venis Thomas von Kyritz kiel posteulo kaj Johano iĝis monaĥeja gardisto kaj vikario de la saksa ordenprovinco. En tiu ĉi funkcio li estris kunvenon en 1307 en Erfurto, kie oni elektis lin estro ordena (latine: custos) en Turingio. La 7-an de aprilo 1307 li faris kontrakton inter la franciskana konventon kaj la urbaj oficialuloj de Mühlhausen.

Sciencaj laboroj redakti

Poste li trovis tempon por dediĉi sin al sciencaj laboroj; eblas ke li denove pasigis kelkan tempon en itala monaĥejo. Post 1304 li verkis la konfesprenan manlibron Summa confessorum (Summa de poenitentia, 1304-12) en kiu jam povis esti respektitaj la fare de papo Bonifaco la 8-a promulgitajn regulojn listigitajn en la verko Liber Sextus. Ĝi ne nur detale priparolas la sep ĉefajn pekojn kaj la dekalogon sed ankaŭ altestimas la indulgencojn. Influoj sur Johanon faris antaŭ ĉio Bonaventura, Tomaso de Akvino, Henriko el Susa kaj la samordenano Vilhelmo Duranti.

Verŝajne jam 1285, pli poste ankoraŭfoje post 1304 sed certe antaŭ 1317 Johano verkis sian libron Tabula iuris canonici et civilisTabula utriusque iuris. Tiu ĉi konkordanco jura pritraktis leĝofaradon kaj kanonikan juristadon kaj karakteriziĝas kiel antaŭula verko de pli malfrue ofte kutima germana prijura verkado.

Lia teologia ĉefverko estiĝis ĉ. la jaro 1300, nome komentario pri sentencoj kiun oni malkorekte dum longa tempo atribuis al Bonaventura ene de la t.n. Abbreviationes Bonaventurae. Manuskripte estis transdonitaj ankoraŭ la verkoj Libellus in Britonem (Epitome vocabularii Britonis, 1309), kvazaŭ biblia faklibro, kaj Tabula originalium, laŭalfabeta kolekto pri teksteroj de la Patroj de la Eklezio.

Johano vere povas esti nombriĝi inter la plej elstaraj personuloj de eklezia scienco de la malfrua 13-a jarcento.

Fonto redakti

  • Merzbacher, Friedrich: "Johannes de Erfordia". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 10 (1974), p. 548-549 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti