Ĝermolisto de hispanaj esperantistoj
Enhavo: | A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z |
A redakti
Francisco Abella redakti
Francisco Abella (naskiĝis 1888?; mortis aprilo 1965) estis hispana esperantisto ekde 1907.
Isauro Alvarez redakti
Isauro Alvarez (mortis la 12-an de januaro 1954) estis hispana esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento en Madrido.
Tomas Apraiz Riberas redakti
Tomas APRAIZ RIBERAS (naskiĝis la 21-an de decembro 1914, mortis la 23-an de oktobro 1999), kvardekon da jaroj estis delegito de UEA en Bilbao (Eŭskio, Hispanio). Li agadis dum multaj jaroj kiel prezidanto, sekretario kaj vicprezidanto de la loka klubo.
Emilio Artigas redakti
Emilio Artigas (mortis la 17-a de septembro 1953) estis hispana esperantisto en Zaragozo dum mezo de 20-a jarcento.
Jozefo Artigas Lasala redakti
Jozefo ARTIGAS LASALA (naskiĝis la 21-an de novembro 1870 en Pina) estis hispana esperantisto. Profesie lernejestro en Madrid. Esperantisto de 1911. Membro de HEI. Kursgvidado, grupfondado. Artikoloj en nacia gazetaro.
B redakti
Carles Badia i Bosc redakti
Carles BADIA i BOSC estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis basgitaron.
Francisco Barcelo Caimari redakti
Francisco BARCELO CAIMARI (barselo kajmari), hispano, advokato, urbkonsilanto, sekretario de komerca ĉambro. Naskiĝis en la 14-a de novembro 1884 en Palma de Majorko, Balearoj. Politikisto, dum kelka tempo urbestro de Palma. Estrarano de la Esperantista Klubo Palma.
Fernando Boscá redakti
Fernando Boscá estis hispana esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento.
Manuel Burgos Mancebo redakti
Manuel Burgos Mancebo (mortis 1965) estis esperantisto en Jaén dum 20-a jarcento.
C redakti
Raimundo Cortijo redakti
Raimundo Cortijo (mortis 1965) estis hispana esperantisto en Lérida dum la 20-a jarcento.
Francisco Costa redakti
Francisko (aŭ Francisco) Costa (mortis la 9-an de januaro 1952) estis hispana esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento en Valencia.
José Domingo redakti
José Domingo aŭ Jozefo Domingo (1876) estis hispana esperantisto. Li naskiĝis en Grao, kiam li estis 22-jaraĝa li vojaĝis al Francio kie li loĝis kelkajn jarojn en Marseljo kaj Parizo. Poste li havigis al li postenon, kiel oficiston en grava entrepreno de Londono, kie li restis ĝis 1913. En tiu tempo li foriris al Aŭstralio, loĝinte tie dum 18 jaroj. En la jaro 1931, li revenis definitive al Valencio, kie li estis privata instruisto de angla lingvo.
Li fariĝis esperantisto en 1905. Kiam li atingis Aŭstralion, li aliĝis al la Esperanto-Klubo en Sidney.
E redakti
Teodoro Elizondo redakti
Teodoro Elizondo Correa (naskiĝis 1892? , mortis la 16-an de januaro 1967) estis esperantisto en Bilbao. Li estis kunfondinto kaj iama prezidanto de la Esperantista Grupo de Bilbao en la jaro 1905, ekde 1909 li kontribuis en la revuo Nova Sento.
Verkoj:
- 1935: "Esperanto Giltza" (eŭsklingva versio de Ŝlosilo de Esperanto)
Manuel de Elezcano y Maiztegui redakti
Manuel de ELEZCANO Y MAIZTEGUI (naskiĝis 1886 - mortis la 27-an de novembro 1980) estis hispana esperantisto ekde 1909, plurfoje prezidanto aŭ estrarano de la grupo en Bilbao (Hispanio). Kiel Esperanta poeto li premiiĝis en kelkaj literatur-konkursoj.
Elezcano kunlaboris en la esperanto-fako kiu aperis ĉiulunde en la ĵurnalo «El Pueblo Vasco» kaj verkis artikojon por kelkajn esperantaj gazetoj.
Kun aliaj membroj de la loka societo de Esperanto, Elezcano fondis la «Grupo Alpinista Esperanto» kaj profitis ties agadon por propagandi Esperanton inter la montgrimpistoj.
Nicolás Escartín redakti
Nicolás L. Escartín estis hispana esperantisto dum la dua dono de 20-a jarcento. Li multe kontribuis por la revuo Boletín dum la 1960-a jardeko.
Tradukoj:
- Maximo. Hispanio por vi. Eld. Subsecretaría de Información y Turismo, Madrid, 1965(?)
|
Manuel Esteban redakti
Manuel ESTEBAN [manŭel' esteban] estis hispana esperantisto, kiu estis pioniro de Esperanto en Murcia. Li estis prezidanto de Hispana Societo por Propagando de Esperanto. Kuntradukanto de la Hispana ŝlosilo, verkis broŝurojn.
F redakti
Leonor Fernández-Elizaldé redakti
Leonor Fernández-Elizaldé (mortis 1952) estis esperantistino dum la mezo de 20-a jarcento en Santander. Ŝi estis edzino de Urbano Gómez Collado.
Rafael Fiol Paredes redakti
Generalo Rafael FIOL PAREDES (la 5-an de aprilo 1891 en Ceuta - mortis la 25-an de februaro 1990 en Sevilla, Hispanio) milita kuracisto, estis esperantisto ekde 1910 dum okdek jaroj.
Li estis dum jardekoj delegito de UEA kaj organizanto de la loka movado.
Josep Ventura i Freixas redakti
Josep Ventura tradukis en esperanton la romanon Soleco de Caterina Albert.
G redakti
Vicenta Garcia Aguirre redakti
Vicenta Garcia Aguirre estis esperantistino en Hispanujo en la unua duono de 20-a jarcento. Ŝi partoprenis beleckonkurson en la UK 1929.
Vicente Garcia Ifarte redakti
Vicente Garcia Ifarte (1895-1966) estis hispana esperantisto ekde 1913. Li naskiĝis en vilaĝo San Mateo en insulo Ibiza kie movadis, post li translokiĝis al Tarrasa kie li organizis la Hispanan Esperanton Kongreson en 1951.
Pedro A. Garrote Escribano redakti
Pedro A. GARROTE ESCRIBANO naskiĝis en 1950 en Villagarcia de Campos (Valladolid). Li fariĝis esperantisto en la jaro 1985. Li estis kasisto de Hispana Esperanto-Federacio[1] ekde 1995 dum 12 jaroj kaj peranto de UEA Kontrolo: 2006-10-07.</ref> ekde 2003, kaj membro de la grupo kiu tradukis al la hispana la libron "La Homo kiu defiis Babelon".
Rafael Gastón Burillo redakti
Prof. Dr. Rafael Gastón Burillo (mortis 1963) estis hispana denaska esperantisto. Li estis unu el la gefiloj de Emilio Gastón. Li kaj liaj fratinoj laŭ la UEA-jarlibro de 1966 estis la unuaj flue parolantaj denaskaj esperantistoj en la mondo.
Pedro González Cantero redakti
Pedro GONZÁLEZ CANTERO (mortis julie 1990 en Burgos, Hispanio post longa malsano) estis dumviva patrono de UEA kaj malavara mecenato de la internacia movado.
Rafael Gonzales redakti
Rafael Gonzales (mortis 1949) estis hispana esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento. Li estis la unua delegito de IEL en Hispanio.
H redakti
Jesuo de las Heras Jiménez redakti
Jesuo de las HERAS JIMÉNEZ (1950), redaktoro de Kajeroj el la Sudo, Ateismo (organo de la Atea Tutmonda Esperanto Organizo, ATEO) kaj Muziko, organo de la Muzika Esperanto Ligo (MEL). Li verkis multajn librojn en la hispana kaj en esperanto, kutime sub la iom mallongigita verkistonomo Jesuo de las Heras). Krome en la retejo gazetoteko.com en formato PDF publike alirebligas multajn historiajn Esperanto-bultenojn de la 20-a jarcento ĝis la nuntempo, aparte el la internacia laborista Esperanto-movado, la junulara Esperanto-movado kaj el Hispanio (eble la la plej malnova skanita ekzemplero estas numero de La Juna Vivo de majo 1935).
Eksteraj ligiloj:
Rafael Herrero redakti
Rafael Herrero Arroyo estis esperantisto el Valencio. Li estis prezidanto de la Hispana Esperanto Federacio ekde 1954 ĝis 1962.
J redakti
Arturo Jiménez redakti
Arturo JIMÉNEZ CARRETERO (plumnomo: Simajro Nneer; naskiĝinta la 24-an de septembro 1976) estas hispana esperantisto. De 2008 al 2009 li estis prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio.
L redakti
Nicolás López redakti
Nicolás López (mortis la 6-a de junio 1967) estis esperantisto el Zaragoza. Li estis patro de Nicolás López Escartin.
M redakti
Rafael Márquez Porres redakti
Rafael MÁRQUEZ PORRES (1917 - 20-a de novembro 1997) estis tri jardekojn delegito pri mondfederismo en Palma de Mallorca (Hispanio).
Carlos Martínes Fernández redakti
Carlos Martínes Fernández estis hispana esperantisto en Sevilo ekde 1911. Li gvidis diversajn E-kursojn ĉe la [[Reĝa Ekonomia Societo de Amikoj de la Lando]], kaj estis ankaŭ dum multaj jaroj Delegito de UEA.
Alberto Menéndez Gonzáles redakti
Alberto Menéndez Gonzáles (naskiĝis 1893 en Gijon) estis hispana esperantisto. Li lernis Esperanton de Francisco Menéndez Rua en 1908. En Gijon, li fondis la Esperanto-grupon ĉe la «Ateneo Jovellanos», organizis diversajn Esperanto-Ekspoziciojn kaj la Kongreson de Esperanto en Gijon en la jaro 1955.
Francisco Menéndez Rua redakti
Francisco Menéndez Rua (naskiĝis 1870?; mortis 1953) estis hispana pioniro de esperanto. En 1906 li fondis la iama Reĝa Asturia Esperanto-Asocio kaj fondis ĉe la Centro Katolika, la Grupon «Astura Esperanstista Asocio» en Gijon.
David Minguillon redakti
David MINGUILLON estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis basgitaron.
Jozefo Santiago Molina redakti
Jozefo Santiago Molina (naskiĝis la 2-an de marto 1897; mortis la 10-an de Majo 1967) estis esperantisto el Valencio. Antaŭ la dua mondmilito, aktive li kunlaboris dum la florantaj tagoj de la Grupo. Post la konflikto, li tute sin dediĉis al lernado de la rusa lingvo, kaj lia agado en la esperanta kampo malpliiĝis, sed neniam li forlasis la movadon.
Nicolás Muñiz Alonso redakti
Nicolás MUÑIZ ALONSO (1917- 19-a de decembro 1999) estis delegito de UEA, fondinto (1987) kaj prezidanto de la grupo Antaŭen en Aviles (Hispanio).
Javier Muñoz i Cotoré redakti
Javier MUÑOZ i COTORÉ estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis violonon.
N redakti
Pedro Naranjo Terán redakti
Pedro Naranjo Terán, industriisto, (naskiĝis la 3an de aprilo 1887 en Jerez de la Frontera), estis esperantisto ekde 1917. Li paroladis pri Esperanto en la estinta jereza Ateneo kaj en la Nacia Porblindula Organizaĵo. Dum la ekzistado de la «Revista del Ateneo», li verkis ĉiumonate artikuleton en Esperanto.
redakti
Félix NAVARRO CLEMENTE (1908- julio 1999) estis delegito de UEA pri edukado en Valencio (Hispanio) kaj aŭtoro de Curso práctico elemental de Esperanto (1987).
redakti
Maria Camino Tomás Navascues (naskiĝis 1898?; mortis 1964) estis esperantistino en Pamplono dum la 20-a jarcento.
O redakti
Núria Ollé redakti
Núria OLLÉ estas kataluna esperantistino kaj muzikistino. Dum pluraj jaroj ŝi estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj kontribuis kiel kantistino.
P redakti
Salvador Palomares redakti
Salvador PALOMARES, iniciatinto de la Esperanto-movado en Tabernes de Valldigna (Valencio), li mortis kiel regula soldato en la fronto de Madrido en 1937.
Vicente Palomares redakti
Vicente Palomares (naskiĝis 1912?; mortis la 21-a de septembro 1949) estis hispana esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento en Tabernes de Validigna.
Marcelina Palomo redakti
Marcelina PALOMO (naskiĝis en 1911, mortis la 20-an de februaro 2000) estis dumviva membro de Hispana Esperanto-Federacio, vidvino de Ángel Figuerola Auque (prezidinto de HEF, 1970-1978), kiu aktivis en Madrido.
José Efrén Pedraz Palacio redakti
José Efrén Pedraz Palacio (mortis 1952) estis hispana esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento.
Jean Peletier redakti
Kapitano Jean Peletier (mortis 1964) aviadisto, estis hispana esperantisto dum la 20-a jarcento. Li estis oficiro de la Honora Legio.
Vicent Peris Sifres redakti
Vicent PERIS Sifres (naskiĝis en 1919) loĝis en Tavernes de la Valldigna[2] , zorgis pri la urba biblioteko kaj aktivis tie. Estas fama ĉar li kunkreis la surskribon farita sur monta ŝtono "Antaŭen esperantistoj" en 1933 sed ĝis 2017 ne estis malkovrita ke ĝi estis Esperanta surskribo.
Vicente Perles Moncho redakti
Vicente Perles Moncho (naskiĝis 1892; mortis la 19an de julio 1963) estis kataluna esperantisto dum la 20-a jarcento en Tarbeno.
Fernando de la Puente redakti
Fernando de la Puente Sulsona estis hispana esperantisto, prezidinto de Katolika Esperntista Hispana Asocio (KEHA) dum la 1960-a jardeko.
R redakti
Josep Rofes Mestre redakti
Josep ROFES MESTRE (1926- mortis 1990 en Barcelono, Hispanio) estis esperantisto, libro-amanto kaj instruisto. Li estis ankaŭ unu el la kunfondintoj de Hispana Esperanto-Instituto.
Àngel Ribas Martí redakti
Àngel RIBAS MARTI estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis akordionon.
Lucia ROLET redakti
Lucia Rolet estas kataluna esperantistino kaj muzikistino. Ŝi estas okaza kunlaboranto de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludas gambovjolon.
Ramón Rodríguez Peña redakti
Ramón RODRÍGUEZ PEÑA (naskiĝis 1907 - mortis la 11-an de marto 1994) estis aktivulo kaj E-instruisto en la Kanariaj Insuloj.
S redakti
Elena Milla Saldón redakti
Elena Milla SALDÓN estas kataluna esperantistino kaj muzikistino. Ekde pluraj jaroj ŝi estas membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu, en ĝi ludas perkutilon kaj kantas.
Anna Maria Sánchez redakti
Anna Maria SÁNCHEZ estas kataluna esperantistino kaj muzikistino. Ekde pluraj jaroj ankaŭ ŝi estas membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludas perkutilojn.
José Sastre Lago redakti
José Sastre Lago (mortis la 17-an de julio 1967) estis esperantisto, ano de la Grupo Fido kaj Espero de Valladolid.
Pere Saumell i Vila redakti
Pere SAUMELL i VILA (naskiĝis 1917 - mortis la 27-an de majo 2001 en Manresa, Katalunio) estis dumviva UEA-membro.
Conchita Soler redakti
Conchita Soler (mortis 1966) estis hispana esperantistino. Ŝi estis filino de Fernando Soler Valls kaj fratino de José Sempere (Valencia).
Fernando Soler Sempere redakti
Fernando Soler Sempere (mortis la 17-an de Oktobro 1966) estis hispana esperantisto. Li estis filo de Fernando Soler Valls kaj frato de José Sempere (Valencia).
José Sempere (Valencia) redakti
José Sempere (mortis 1952) estis esperantisto en Valencia dum la mezo de 20-a jarcento. Li estis filo de Fernando Soler Valls .
Jozefo Serrano redakti
Jozefo Serrano ( mortis 1937) estis hispana esperantisto, kunlaboranto de ĵurnalo Popola Fronto. Leŭtenanto de la Popola Armeo, li mortis en la aragona fronto, en batalo kontraŭ la faŝisma armeo dum Hispana Enlanda Milito.
Mariano Solá redakti
Mariano Solá (naskiĝis 1895) estis hispana esperantisto ekde 1907. Li apartenis al Lingva Komitato kaj redaktis la revuon Kataluna Esperantisto.
T redakti
Nicassi Terrassa redakti
Nicassi TERRASSA (mortis la 19-an de aprilo 1959 Palma de Mallorca, Balearaj Insuloj) estis hispana esperantisto, multjara UEA-delegito en sia urbo.
Alfonso Tur Thomas redakti
Alfonso TUR THOMAS (naskiĝis en 1918, mortis la 2-an de januaro 2002 post longa malsano) estis delegito en Barcelono, vicprezidanto de Hispana Esperanto-Instituto, redaktoro de la revuo Eŭropa Unio kaj E-instruisto. Lia filo Alfons Tur estas denaska Esperanto-parolanto kaj multe aktivas en la kataluna esperanto-movado, interalie kiel estrarano de Kataluna Esperanto-Asocio.
Pep Tordera redakti
Pep TORDERA (plennome Josep Tordera i Bordas) estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Li kun Xavier Rodon i Morera estas fondinto kaj poste dum pluraj jaroj estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu, en ĝi ludis gitaron kaj kantis.
V redakti
Luz Vázquez Souto redakti
Luz VÁSQUEZ SOUTO estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Ekde pluraj jaroj li estas membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu, en ĝi ludis fluton kaj kantis.
Carles Vela i Aulesa redakti
Carles VELA i AULESA estas kataluna esperantisto, historiisto kaj muzikisto. Ekde pluraj jaroj li estas membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludas flutojn. De 1991 li en Ariège (Arjeĵo), en la Pireneoj de suda Francio, plurfoje gvidis esperantlingvajn korusajn stud-semajnojn, kiujn aranĝas la esperantisto Jorgos, cele al iama starigo de Tut-Pirenea Esperanto-Koruso.
Rafael Vizcaino Olcina redakti
Rafael Vizcaino Olcina estis esperantisto en Valencia ekde 1912.
Notoj redakti
- ↑ Federación Española de Esperanto. Junta directiva / Estraro Arkivigite je 2006-07-09 per la retarkivo Wayback Machine. Kontrolo: 2006-10-07.
- ↑ https://lacotorradelavall.blogspot.com/2017/11/reportatge-unes-notes-sobre-lesperanto.html