Josef ŠILHART (naskiĝis la 4-an de julio 1876 - mortis la 17-an de septembro 1958) estis ĉeĥa esperantisto, trajn-revizoro, aŭtoro de frazlibro por fervojistoj kaj de lernolibroj. En la antaŭparolo por la frazlibro li skribas, ke li laboris tri jarojn kaj provis solvi terminologiajn problemojn de fervojfaka terminaro, almenaŭ provizore por interkomprenigi la fervojistojn.

Josef Šilhart
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1876 (1876-07-04)
en Roudnice nad Labem
Morto 17-an de septembro 1958 (1958-09-17) (82-jaraĝa)
en Nymburk
Lingvoj Esperantoĉeĥagermana
Okupo
Okupo esperantistofervojisto
vdr

Verkoj redakti

  • 3300 bohem-Esperantaj fakaj frazoj por fervojistoj eĉ vojaĝantoj, Nymburk 1923
  • Snadno a rychle německy - učte se cizím jazykům - česko-německá konversační příručka (Facile kaj rapide la germanan - lernu fremdajn lingvojn - ĉeĥa-germana konversacia manlibro, Nymburk 1935)
  • Esperanto. Učte se cizím jazykům. Lernu fremdajn lingvojn. (Nymburk 1936.
  • Učte se cizím jazykům - snadno a rychle německy, česko-německá konversační příručka (Lernu fremdajn lingvojn - facile kaj rapide la germanan, ĉeĥa-germana konversacia manlibro, Nymburk 1936)