Károly Pulváry [kAroj pulvAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj pli komplete Pulváry Károly Ferenc estis hungara inĝeniero, altlerneja instruisto, inventisto. Lia origina familia nomo estis Pulvermacher, lia familia nomvarianto estis Pulvári, lia karesnomo estis Puli.

Károly Pulváry
Persona informo
Naskonomo Pulvermacher Károly Ferenc
Naskiĝo la  19-an de julio 1907(nun 1907-07-19)
en Karlsbad (Aŭstrio-Hungario)
Morto 1999
en Usono Alexandria (Virginio) (Usono)
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero
vdr

Károly Pulváry [1] naskiĝis la 19-an de julio 1907 en Aŭstrio-Hungario en Karlsbad (nuntempa Karlovy Vary en Ĉeĥio), li mortis en 1999 en Alexandria (Virginio), Usono).

Biografio redakti

Károly Pulváry akiris maŝininĝenieran diplomon en Teknikuniversitato József en 1929. Post siaj studoj li laboris en fabriko en Budapeŝto kiel elektroinĝeniero (tiam ne estis universitata katedro pri elektroinĝenieroj). Li helpis ankaŭ sonajn laborojn de Hungara Radio. Ekde 1932 li laboris en produktejo de filmoj, kie li havis altan postenon. Tie li havis patenton, helpe de tio oni faris sonojn de la filmoj. En 1943 li fondis laboratorion, kie li kreis aliajn inventaĵojn. Li kunlaboris kun la hungara armeo, tial li havis ankaŭ sekretajn patentojn. En 1949 li firmao estis ŝtatigita, tial li translokiĝis al Usono. Ankaŭ en Usono li fondis similan firmaon, ĝis 1970 li kunlaboris kun usonaj armeoj. Ekde 1953 li instruis en universitato en Vaŝingtono.

Li edziĝis en 1937, baldaŭ li havis 3 filinojn.

Elektitaj inventaĵoj redakti

Elektitaj filmaj laboroj redakti

(Resume li respondecis pri sonoj de 26 hungaraj filmoj)

  • Halló, Budapest (1935)
  • Édes ellenfél (1941)
  • Az első (1944)

Fontoj redakti