Kabineto Németh [nEmet] estis la oka registaro post la Hungara revolucio de 1956, samtempe la lasta kabineto de la socialismo. Tiu kabineto gvidis la landon Hungario en la jaroj 1988 kaj 1990 pli ol jaron.

Kabineto Németh
registaro de Hungario
Jurisdikcio Hungario
Lando Hungario
Dum 24-a de novembro 1988 - 23-a de majo 1990
Antaŭulo Kabineto Grósz
Sekvanto Kabineto Antall
vdr
Miklós Németh (meze) kun George W. Bush kaj James Baker

Historio redakti

La Kabineto Grósz ne povis solvi la ekonomiajn kaj politikajn problemojn. Miklós Németh ricevis la lastan ŝancon daŭrigi la socialismon. Lia kabineto tamen estis transiro al demokratio. Ekde 1989 novaj leĝoj kreiĝis pri strikoj, politikaj kaj ekleziaj rajtoj, ktp, eĉ oni deklaris hungaran respublikon (anstataŭ hungara popolrespubliko). Okazis traktadoj en rondotabulo, kie partoprenis ankaŭ jam nove aperantaj partioj. Tie la partoprenantoj decidis pri la paca trapaso laŭ demokrata baloto. Permesiĝis reentombiĝa ceremonio de Imre Nagy (politikisto), permesiĝis ankaŭ memora marŝo pri Hungara revolucio de 1956, kio iĝis anstataŭ kontraŭrevolucio jam revolucio. En la sekva monato mortis János Kádár. En 1990 Németh permesis iri la orientgermanajn turistojn al Aŭstrio, tio estis komenco de malkonstruo de Berlina muro, krome okazis konsento pri retiriĝo de Ruĝa Armeo, fine oni rezignis pri komuna akvoenergia centralo kun Ĉeĥoslovakio. Denove funkciis ambasadorejo en Vatikano. Németh estis la unua, kiu konfesis, ke estas grandega ŝuldo al diversaj landoj. Nemirinde 2 ministroj pri skandaloj rezignis. Fine okazis baloto, kie la socialistoj (pli frue ĉefe komunistoj) jam ne povis krei kabineton, tial ekfunkciis Kabineto Antall.

Listo de membroj redakti

Fontoj redakti