Kalvinana preĝejo (Nagyar)
La Kalvinana kirko estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Nagyar.
Kalvinana kirko de Nagyar | |
---|---|
Aerfoto pri la kirko
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Nagyar |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | origine gotiko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio redakti
La gotika (tiam katolika) kapelo konstruiĝis supozeble dum regado de Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) en mezo de la iama vilaĝa tombejo. En la 16-a jarcento la kalvinanoj akiris ĝin kaj laŭ la kalvinismo la muroj plene blankiĝis. En 1646 kaj 1748 la konstruaĵo renoviĝis, en 1836 la kirko estis pligrandigita laŭ baroko, ankaŭ turo estiĝis, samtempe la kvarangula sanktejo estis malkonstruita. La ligna plafono estis repentrita en 1882. En 1990 arkeologiaj esploroj okazis, oni trovis rarajn renesancajn freskojn.
Konstruaĵo redakti
La kirko situas sola en korto. La fasado estas simpla kaj simetria, malsupre funkcias la enirejo, la plej supre la kvadrata turo altiĝas. Ĉe la absido malgranda sakristio estas videbla. Menciindas sur la ekstera muro 2 memortabuloj (pri la historia monumento kaj pri falintoj dum la mondomilitoj, holokaŭsto kaj hungara revolucio de 1956.
Korto redakti
En la korto (iam tombejo) estas videblaj kolektaĵo pri tombofostoj, 2 memorkolonoj pri Francisko Rákóczi la 2-a kaj Lajos Kossuth.
Fontoj redakti
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2016-08-07 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto
- hungare kun foto Arkivigite je 2016-09-23 per la retarkivo Wayback Machine