Kalvinana preĝejo (Szamostatárfalva)
La Kalvinana kirko estas religia Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Szamostatárfalva.
Kalvinana kirko de Szamostatárfalva | |
---|---|
Aerfoto pri kalvinana kirko en Szamostatárfalva
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szamostatárfalva |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | malfruromaniko, frugotiko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita el ruĝaj kaj nigraj brikoj |
Ligiloj | |
Historio
redaktiPri la (tiam) katolika preĝejo estis konstruita en nekonata tempo, ŝajnas - en la 13-a aŭ 14-a jarcentoj. En la 17-a jarcento ĝi jam apartenis al la kalvinanoj. En 1758 la kirko estis renovigita. En 1837 gravaj mezepokaj partoj estis trakonstruitaj. En 1864 Flóris Ferenc Rómer alte taksis la konstruaĵon, poste trakonstruo okazis. En 1965 arkeologoj faris esplorojn, ili trovis fundamenton de la sakristio, kion la kalvinanoj malkonstruis. Post la esploroj la kirko plene renoviĝis.
Konstruaĵo
redaktiLa kirko situas sola en korto, sed antaŭ la fasado sonorilostablo altiĝas. La fasado estas tre simpla, ankaŭ simetria. Meze etendiĝas la romanika duonronda pordo. La navo formas brikon, al kiu plurlatera sanktejo (pli mallarĝa) aliĝas.
Sonorilostablo
redaktiLa nun videbla ligna sonorilostablo estis konstruita en la 18-a jarcento, sed pli frue jam estis tie sonorilostablo, pri kio mankas informoj. La sonorilostablo same estas historia monumento.
Fontoj
redakti- hungare kun foto Arkivigite je 2016-10-21 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2016-10-21 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj