Kalvinana malnova preĝejo (Szigetszentmiklós)
La malnova kalvinana preĝejo estas sakrala nova konstruaĵo kun malnova origino en urbo Szigetszentmiklós (Hungario).
Kalvinana malnova preĝejo de Szigetszentmiklós | |
---|---|
Kalvinana malnova preĝejo de Szigetszentmiklós
| |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szigetszentmiklós |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Pest |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 1992 |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1987–1991 |
Specifo | |
Enhaveco | 500 sidlokoj |
Alto | 25 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | 2310 Szigetszentmiklós, Kossuth Lajos utca 4. |
Historio redakti
La unua mencio pri katolika, supozeble romanika Sankta Nikolao kirko okazis jam en 1264 (nomdonanto de la loknomo estis mem la patrono). En la 15-a jarcento ĝi estis pligrandigita. La loĝantoj konvertiĝis al la kalvinismo kaj ili uzis la kirkon supozeble ĉirkaŭ 1570. Onidire en 1626 kaj 1708 la preĝejo estis renovigita pro la oftaj militadoj. Tamen ĝi plene estis malkonstruita kaj en la jaroj 1798 kaj 1799 el la ŝtonoj tute nova, sed simpla kirko konstruiĝis. En 1853 ŝtormo detruis la turon, pli nova estis konstruita en 1875. Renovigaj laboroj okazis en 1926, la pli nova orgeno estis farita en 1932. Tamen en 1948 la plena kirko estis malkonstruita, la sonoriloj funkciis plu en sonorilostablo. La diservoj okazis en la kinejo aŭ en ĉambro de la paroĥejo. La nun videbla nova kirko estis konstruita inter 1987-1991.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola en korto, ŝtupoj kuras al la enirejo. La fasado estas simetria, meze la okangula turo grandparte reliefas. En la turo la 3 sonoriloj estis faritaj en 1923, 1931 kaj 1972. La enirejo funkcias tra la turo. La navo estas kvinlatero kun 16 metraj lateroj. Ĝia interno estis kreita tiel, ke la atento estu direktata al la predikejo, kies fono estas ornamita per ĉizitaj kasedoj pri religia temo.