Kalvinana preĝejo (Albertirsa)

La kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en urbo Albertirsa (Hungario).

Kalvinana preĝejo en Albertirsa
Kalvinana preĝejo en Albertirsa
Kalvinana preĝejo en Albertirsa
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Albertirsa
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Pest
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 160 sidlokoj
Longo 14 m (navo), 4 m (absido)
Larĝo 8 m (navo), 4 m (absido)
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Dum dominado de turkoj ankaŭ en tiu ĉi loko la loĝantoj parte kalvinaniĝis. Tiam kaj ankaŭ poste la pli oftaj religioj estis la luteranismo kaj katolikismo. La kalvinanoj ekde 1907 kunvenis por diservoj en privata ĉambro, poste ili konstruis preĝdomon. Memstara grupo formiĝis en 1911. Inter 1939-1941 postbaroka kirko estis konstruita, kiun uzas ankaŭ kalvinanoj el Ceglédbercel. La orgeno estis farita en 1940. La kirko estis renovigita en 1983.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en korto, sed la fasada parto rekte atingas trotuaron de la vojo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo altiĝas. Antaŭ la turo estas videbla enireja arkado, kiu etendiĝas jam sur la trotuaro. La navo finiĝas en okangula absido. Ekstere ĉe la navo estas antaŭĉambro, el kio oni povas atingi la predikejon. Interne la muroj estas blankaj laŭ la kutimoj.

Fontoj redakti

 
Navo de la kirko