Kalvinana preĝejo (Bácsalmás)

La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en Bácsalmás (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Bácsalmás
Kalvinana preĝejo en Bácsalmás
Kalvinana preĝejo en Bácsalmás
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Bácsalmás
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Bács-Kiskun
Dato de konsekro 1939
Konsekrinto László Ravasz
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En Bácsalmás ne vivis multe da kalvinanoj, nur en 1929 ili fondis filian grupon. Laŭ necesoj pastro venis el Baja. La nun videbla kirko konstruiĝis en 1939. En la sekvaj jardekoj ĝi estis renovigita laŭ la necesoj, sed plena moderniĝo okazis en 2019. Aparte menciindas, ke sunĉeloj donas energion al la konstruaĵo.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto, sed proksime troviĝas ankaŭ la apartenantaj domoj. La fasado estas malsimetria, ĉe la dekstra angulo la kvadrata turo plene reliefas. La turpinto estas piramida. Super la enirejo ronda fenestro estas videbla, pli supre 3 breĉoj.

Fontoj redakti