Kalvinana preĝejo (Balatonkenese)

La Kalvinana preĝejo estas la plej malnova historia monumento en urbo Balatonkenese (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Balatonkenese
Kalvinana preĝejo de Balatonkenese
Kalvinana preĝejo de Balatonkenese
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Balatonkenese
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Veszprém
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko (turo), baroko (navo)
Konstruado
Specifo
Enhaveco 500 sidlokoj
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La gotika (tiam katolika) kirko estis konstruita en 1231 dediĉita al Sankta Kruco. Ekde 1544 ĝi apartenas al la kalvinanoj. En 1570 la hungaroj eksplodigis ĝin, ĉar la turkoj volis trakonstrui ĝin al malgranda fortikaĵo. Inter 1658-1660 la kalvinanoj el la ruinoj konstruis novan kirkon (ĉefe la navon), restis el la mezepoko granda parto de la turo kaj kelkaj muroj el la navo. En 1700 la jezuitoj okupis la konstruaĵon, ĝi ne estis uzata, ja mankis katolikoj. La kalvinanoj iris por mesoj al Papkeszi. Post 7 jaroj liberecbatalantoj de Francisko Rákóczi la 2-a reokupis kaj redonis ĝin al la kalvinanoj. En 1723 sur la kasonan plafonon oni metis memorskribon pri la okazintaĵo. En 1739 ankaŭ la turo estis finkonstruita. Ĝis 1799 la jezuitoj senĉese molestadis la kalvinanojn. En 1785 la sanktejo, en 1820 la navo estis pligrandigita kaj ekde tiam oni povas vidi la nunan formon. Tamen en 1844 la turo iomete plialtiĝis. La nun aŭdebla orgeno estis farita en 1911.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola, muro de la navo tuŝas la trotuaron. La turo kun apogpilieroj estas kvadrata kaj etendiĝas jam en korto. La navo havas 2 enirejon, sed ankaŭ la turo havas enirejon. En la korto estas videbla tombofosto memore al la parlamento, kiu okazis en Kenese en 1532.

Fontoj redakti