Kalvinana preĝejo (Demecser)

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Demecser.

Kalvinana preĝejo de
Demecser
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Demecser
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Alto 33 m (turo)
Konstrumaterialo brikoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La gotika, tiam katolika kirko Sankta Georgo estis menciita en 1333. Ĉirkaŭ en la 16-a jarcento la loĝantoj forlasis la katolikismon kaj prenis la kalvinismon, tial la kirko iĝis kalvinana. En 1768 oni konstruis lignan turon, samtempe ankaŭ internaj laboroj okazis. Post 3 jaroj la turo jam estis farita el brikoj. Supozeble en 1800 la sanktejo estis malkonstruita kaj en la saman lokon oni konstruis navoparton. Inter 1820 kaj 1823 la preĝejo plene estis trakonstruita.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola laŭ la trotuaro. La fasado estas tre simla kaj simetria, meze funkcias la enirejo, apude estas po 1 fenestroj. La konstruaĵo estas simpla brikoformo, sed en mezo de la maldekstra flanko altiĝas la kvadrata turo. La alia enirejo funkcias ĝuste tra la turo. La turopinto estas oklatera piramido.

Fontoj redakti