Kalvinana preĝejo (Edelény-Finke)

La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en urbo Edelény (Hungario), en urboparto Finke (ĝis 1950 memstara vilaĝo).

Kalvinana preĝejo de
Edelény-Finke
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Edelény
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
Arkitektura priskribo
Konstruado 18461854
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua mencio pri katolika kirko de Finke okazis en 1300. La vilaĝo iĝis konata pilgrimloko en la 15-a jarcento. En 1580 la loĝantoj elektis la kalvinanan eklezion, samtempe la kirko iĝis kalvinana ĝis 1595, poste pro la kontraŭturkaj bataloj ĝi ruiniĝis. La kalvinanoj konstruis novan preĝejon inter 1846-1854.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas en korto. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, sed super la enirejo pluvŝirmilo reliefas. La plej supre ligna firstotureto troviĝas. La alia flanko de la simpla navo finiĝas en trapezo. La muroj estas blankaj laŭ la kutimoj. Interne post la enirejo ligna galerio estis konstruita por la orgeno. Same interne ligna ŝtuparo kuras al la galerio.

Fontoj redakti