Kalvinana preĝejo (Fonyód)

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Fonyód (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Fonyód
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Fonyód
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Somogy
Arkitektura priskribo
Konstruado 1936
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Post la mezepoko la turkoj faris senhoma la komunumon, menciinda eklezia vivo komenciĝis nur en la frua 19-a jarcento, sed ili estis plej ofte katolikoj. Depost la vigliĝo de la bankulturo apud Balatono venis multaj, ankaŭ kalvinanoj kaj luteranoj en la 20-a jarcento. La kalvinana kirko estis konstruita en 1936, sed konstante ankaŭ la luteranoj uzas ĝin. La kirko estis deklarita historia monumento en 1996 kaj renovigita en 2007. La kalvinana grupo memstariĝis en 2013, tamen kune kun grupo de Balatonfenyves.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola sur deklivo de monteto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo iomete reliefas, la turpinto estas bulba. La enirejo funkcias tra la turo, ŝtuparo kuras al la enirejo. Interne la muroj estas kovritaj per lignolamenoj.

Fontoj redakti