Kalvinana preĝejo (Hajdúsámson)

La kalvinana preĝejo estas religia monumento historia en urbo Hajdúsámson (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Hajdúsámson
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hajdúsámson
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Hajdú-Bihar
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko-klasikismo
Konstruado 18961898
Specifo
Enhaveco 800 sidlokoj
Alto 42 m (turo)
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La kalvinana kirko estis konstruita inter 1896-1898, sed dum faro de la fundamento oni trovis restaĵon de ortodoksa preĝejo. En la 15-a jarcento vivis tie serboj, sed ilia preĝejo baldaŭ estis katolika, ja oni trovis fundamenton de sakristio. Fakte en la 16-a jarcento ankaŭ la kalvinanoj havis kirkon, kiu detruiĝis plurfoje pro milito aŭ fulmo. Tamen ĝi ĉiam estis rekonstruita, sed en 1896 ĝi plene estis malkonstruita pro la malbona stato. La nun videbla kirko estis ofte pafita dum la 2-a mondmilito, la lsataj damaĝoj malaperis nur en 1988. Ekstere okazis renovigaj laboroj en 2017 kaj 2019. La orgeno estis kreita en 1897.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en korto en mezo de la urbo. En la fasado meze la turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. La ĉefnavo havas krucnavon. Interne 3 galerioj estas videblaj.

Fontoj redakti