Kalvinana preĝejo (Hermánszeg)

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Hermánszeg.

Kalvinana preĝejo de
Hermánszeg
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hermánszeg
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Oni konjektas, ke la kirko havas mezepokan devenon. La unua mencio okazis en 1501. Estas priskribo ankaŭ pri ligna kirko, kiu bruldetruiĝis. En 1796 la loka grafo donacis konvenan areon por konstrui kalvinanan kirkon. Ĝi estis konstruita inter 1797-1799. Ĝis tiam arkeologia esplorado ne okazis.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto, sed apude ankaŭ sonorilostablo troviĝas. La preĝejo konsistas el 2 partoj. La navo estas tre simpla (kvazaŭ loĝdomo), ĝi finiĝas en oklatera absido. La navo kaj la absido havas saman larĝon kaj alton. Pilieroj apogas la angulojn. Oni ne konstruis turon, tion la sonorilostablo anstataŭas. Interne la mebloj estis faritaj samtempe kun la kirkokonstruo. Menciindas ankaŭ la kasona plafono.

Sonorilostablo redakti

La ligna sonorilostablo estis farita en la 1800-aj jaroj. Ĝi estis renovigita en 1999. Ties pinto estas piramido.

Fontoj redakti