Kalvinana preĝejo (Mór)
La kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en urbo Mór (Hungario).
Kalvinana preĝejo de Mór | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Mór
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Mór (urbo) |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Fejér |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | –1787 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | 8060 Mór, Perczel M. u. 10. |
Historio redakti
En 1543 Mór senhomiĝis pro la turka dominado, nur en 1570 oni refondis la iaman vilaĝon. En 1627 estis menciita la kalvinana pastro. La nun videbla kirko estis konstruita en 1787, sed la turo nur en la 1880-aj jaroj. En 2004 la preĝejo estis renovigita.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola en korto. La fasado estas simetria, plej supre la kvadrata turo altiĝas. Ĉe flanko de la navo porĉo troviĝas, kie estas la ĉefenirejo. Interne la instalaĵoj estas la kutimaj, ankaŭ orgeno funkcias.