Kalvinana preĝejo (Nyírmihálydi)
La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Nyírmihálydi.
Kalvinana preĝejo de Nyírmihálydi | |
---|---|
Aerfoto pri Kalvinana preĝejo de Nyírmihálydi
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Nyírmihálydi |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | komence romaniko, poste barokaj aldonoj |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio redakti
Laŭ arkeologoj la (tiam katolika) romanika elipsa kirko estis konstruita en la dua duono de la 13-a jarcento. Iam la elipso parte estis malkonstruita kaj pligrandigita. En la frua 17-a jarcento (aŭ pli frue) la loĝantoj kalviniĝis, ankaŭ la kirko apartenis al ili. La unua mencio pri la konstruaĵo konstatis tion, ke ĝi estas ruina. En 1793 signifaj trakonstruoj okazis, la navo estis plilongigita 5 metrojn laŭ baroko. En 1978 arkeologia esploro okazis.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola, sed apude estas sonorilostablo konatruita en 1782. La enirejo estas tra baroka vestiblo ĉe flanko de la navo. Kaj la navo kaj la absido estis apogitaj per pilieroj (kelkaj el ili postrestis). La duonronda absido estas malpli larĝa, sed same alta, ol la navo. Iam estis ankaŭ sakristio, sed la kalvinanoj malkonstruis ĝin. Interne la arkeologoj trovis murpentraĵojn pri 6 diabloj kaj infero el la 15-a jarcento, kiu estas unika en Hungario.