Kalvinana preĝejo (Százhalombatta)

Kalvinana preĝejo en Százhalombatta

La kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en urbo Százhalombatta (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Százhalombatta
Kalvinana preĝejo en Százhalombatta
Kalvinana preĝejo en Százhalombatta
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Százhalombatta
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Pest
Arkitektura priskribo
Arkitektoj József Finta
Konstruado 19982000-aj jaroj
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Százhalombatta, Újváros, Szent István tér 7
vdr

Historio redakti

Planoj de la moderna kirko estis kreitaj en 1996 fare de József Finta. La fundamenta ŝtono estis metita post 2 jaroj.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola laŭ la ĉefplaco en korto. Formo de la kirko estas eksterordinara. La navo estas etaĝa kaj oklatera, kiel "stelo de Kalvino". Sur la etaĝo kuŝas loko de la diservo, kie la sidlokoj estas seĝoj. Teretaĝe la pastraj oficejo kaj loĝejo, gastĉambro, garaĝo kaj la kunvena ĉambro situas. La alta kaj svelta kampanilo situas aparte kaj duetaĝa koridoro ligas la la sonorilturon kaj la navon. La 2 sonoriloj en la turo estis kreitaj en 1999.

En la korto skulptaĵo troviĝas honore al la herooj en 1848.

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

 
Kalvinana preĝejo de Százhalombatta
 
Kampanilo