Kalvinana preĝejo (Szekszárd)

Kalvinana preĝejo en Szekszárd

La Kalvinana preĝejo estas sakrala historia monumento (deklarita en 1996) en urbo Szekszárd (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Szekszárd
La kalvinana preĝejo en Szekszárd
La kalvinana preĝejo en Szekszárd
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szekszárd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Tolna
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Sándor Wittinger
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado 1785
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Szekszárd, Felsőváros, Kálvin tér 12-14.
vdr

Historio redakti

La kalvinanoj havis eblecon partopreni en diservoj en Őcsény dum la kontraŭreformacio. Pro nova religia leĝo ili konstruis sian kirkon for de la urbomezo en 1785, sed la turon nur inter 1813 kaj 1816. En 1825 ĝi forbruliĝis, la rekonstruo okazis en 1885, tiam ankaŭ la orgeno estis kreita. La kirko plene renoviĝis inter 2001 kaj 2005.

Konstruaĵo redakti

La kalvinana preĝejo situas sola en granda korto inter arboj. En la korto troviĝas ankaŭ paroĥejo, junulara domo kaj fruktarboj. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. Interne la benkoj estis kreitaj en la fruaj 2000-aj jaroj. La muroj estas blankaj laŭ la kutimoj.

Fontoj redakti