Kalvinana preĝejo (Szentes)
La kalvinana preĝejo (eĉ preĝejego) estas historia monumento en urbo Szentes (Hungario).
Kalvinana preĝejo de Szentes | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Szentes
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szentes |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Csongrád-Csanád |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | malfrubaroko, sed la turo klasikismo |
Konstruado | 1807–1826 |
Specifo | |
Enhaveco | 2500 sidlokoj, 1500 starlokoj |
Longo | 48 m (interne) |
Larĝo | 24 m (interne) |
Alto | 43 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Szentes, Kossuth tér |
Historio redakti
En la 16-a jarcento la loĝantaro de Szentes estis jam plejparte kalvinanoj, ili uzis la iaman katolikan kirkon. En 1746 la katolikoj reakiris ĝin. En la sekva jaro la kalvinanoj konstruis lignajn preĝdomon kun sonorilostablo, sed en 1760 pro incendio ĝi bruldetruiĝis. En la sekva jaro ili konstruis pli novan preĝdomon sed kun kampanilo per brikoj. En 1772 la turo estis malkonstruita kaj la pli nova (same aparta) estis preta en 1776 kun permeso de Maria Tereza de Aŭstrio. Pli nova, jam impona kirko estis konstruista en la sama loko inter 1807-1826 jam kun turo, sed la malnova preĝejo estis malkonstruita nur en 1811 pro la diservoj. La pilieroj estis konstruitaj en 1891. La orgeno estis kreita en 1863, la pli nova en 1909. Renovigaj laboroj okazis en 1947 kaj en la 2000-aj jaroj.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola en la ĉefplaco. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. En supro de la turo estas rondbalkono, kie iam la fajrobrigado inspektis. En la turo 3 sonoriloj loĝas. La navo havas po sep fenestrojn kaj finiĝas en rektangula absido. Enirejoj troviĝas tra la turo kaj ĉe la navo. Interne estas duetaĝa galerio laŭ 3 flankoj. La internaj muroj estas blankaj laŭ la kutimoj.