Kamina

urbo en Demokratia Respubliko Kongo

Kamina estas grandurbo kaj ĉefurbo de la nove kreita provinco Supra Lomami en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio).

Kamina
urbosetlejo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 8° 44′ S, 25° 0′ O (mapo)-8.7350824.99798Koordinatoj: 8° 44′ S, 25° 0′ O (mapo) [+]
Alto 2 095 m [+]
Kamina (Demokratia Respubliko Kongo)
Kamina (Demokratia Respubliko Kongo)
DEC
Kamina
Kamina
Situo de Kamina

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kamina [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Kamina situas en montaro en la suda landparto. Kolwezi troviĝas 226, Mwene-Ditu 257, Likasi 314, Mbuji-Mayi 326, Lubumbashi 424, Kananga 425, Kinŝaso 1179 km.

Historio redakti

La belga armeo establis grandan armean bazon en Kamina post la 2-a mondmilito. Post la sendependiĝo Unuiĝintaj Nacioj kontrolis la bazon, sekve ĝi neniam apartenis al memdeklara ŝtato Katango.

Trafiko redakti

Kamina havas flughavenon kaj ankaŭ apartan armean flughavenon. Vojoj kuras el la urbo al Kananga, Kolwezi kaj Kalemie. La urbo estas fervoja nodo, trajnoj trafikas al Kananga, Kindu kaj Lubumbashi.

Klimato redakti

Kamina situas en tropika klimato, kie la averaĝa temperaturo varias inter 23 kaj 28 °C. Jare pluvas ĉ. 1400 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en novembro kaj malkulminas en julio.

Fontoj redakti