Kapelo Sankta Margareta (Karancslapujtő)

La kapelo Margareta de Antioĥio [1] estas katolika pilgrimloko, ankaŭ historia monumento en Hungario, proksime de vilaĝo Karancslapujtő.

Kapelo Sankta Margareta
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Karancslapujtő
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Nógrád
diocezo Vác
dekanujo Salgótarján
paroĥo en vilaĝo Karancslapujtő
Dato de konsekro 1926
Konsekrinto István Seregély (1991), Miklós Beer (2007)
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo ŝtonoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La loko estis fortikaĵo dum la bronzepoko. Baldaŭ laŭ hungara legendo Sankta Margareta de Hungario konstruis tie kapelon. Depost la mezepoko estas diversaj nebulaj mencioj pri konstruo de la kapelo. Ŝajnas, dum la mezepoko estis tie ia kapelo, en la 18-a jarcento ĝi estis renovigita, iam apude ermito loĝis. Fakte en 1927 estis nur ruino kun unu metrojn altaj muroj. Apude estis ligna kapelo. En 1927 oni konstruis pli novan kapelon, sed oni uzis plejparte la restintajn murojn. En 1934 ĝi estis pligrandigita kun navo kaj absido, post 2 jaroj oni konstruis ankaŭ ermitan loĝejon. En 1950 oni malpermesis funkciadon de la kapelo, oni metis la altaron al preĝejo de la vilaĝo. Dum la socialismo la kapelo denove ruiniĝis, sed en 1991 ĝi plene renoviĝis, ankaŭ nova ligna sonorilostablo konstruiĝis. Okazas ankaŭ pilgrimadoj al la kapelo.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola sur monto 685 metrojn alta, sed apude estas videbla ligna sonorilostablo. La konstruaĵo konsistas el brikoforma navo kaj duonronda absido. En flanko de la navo estas granda aperturo kun granda ligna pluvoŝirmilo. Lignaj kolonoj tenas la pluvoŝirmilon. La altaro havas reliefon, kiu estis farita en 1937.

Fontoj redakti