Kapelo Sankta Urbano (Bátaszék)

Vota kapelo Sankta Urbano ĉe Bátaszék

La kapelo Sankta Urbano estas sakrala historia monumento en Hungario, en urbo Bátaszék, inter vitejoj.

Kapelo Sankta Urbano
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Bátaszék
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Tolna
diocezo Pécs
paroĥo en Bátaszék
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 7140 Bátaszék, szőlőhegy.
vdr

Historio redakti

Germanlingva loĝantaro ekloĝis en Bátaszék komence de la 18-a jarcento. Ili komencis kulturi vitejojn en la najbaraj montetoj. Post la granda pesto-epidemio en 1739 oni konstruis votan kapelon inter la vinberejoj. En 1754 iu jam vizitis ĝin, eĉ estis ankaŭ sonorilo, en la sekva jaro estis menciita la ligna tureto. En 1990 kaj 2018 ĝi estis renovigita, en 2019 György Udvardy denove konsekris la kapelon. Ĝenerale honore al Urbano oni aranĝas procesiojn.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola inter vitejoj, sed apude estas kruco, 2 tre aĝaj kverkoj, sub la arboj benkoj kaj tabloj. La fasado estas simetria, meze situas la enirejo, pli supre estas tre malgranda rondfenestro. La navo havas flanke po 1 fenestrojn. Finaĵo de la navo estas duonronda absido. En supro de la navo firstotureto estas videbla. La altara bildo prezentas Sanktan Urbanon.

Kermeso okazas la 25-an de majo.

Fontoj redakti

Vidu ankaŭ redakti