Kapelo Bona Pastoro (Esztergom)

Kapelo de Bona Pastoro estis iam unu el la plej belaj kapeloj de urbo Esztergom. Eklezie ĝi apartenas al Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Esztergom).

Kapelo de
Bona Pastoro
Kapelo de Bona Pastoro en Esztergom
Kapelo de Bona Pastoro en Esztergom
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Esztergom
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Komárom-Esztergom
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Dato de konsekro 1901
Konsekrinto Gyula Fehér
Arkitektura priskribo
Konstruado 19001907
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La kapelo konstruiĝis en la 1900-aj jaroj. La nuna stato de la konstruaĵo estas malbona. Estis tempoj, kiam senhejmuloj vivis en la kapelo.

Konstruaĵo redakti

La novgotika konstruaĵo situas sola, sube oni konstruis kriptojn, kiujn oni vendis. El tio oni financis la konstruadon. Apud la enirejo 2 grandaj kolonoj situas, apude 2 mallarĝaj fenestroj estas vieblaj. Sur la fasado la konstrujaro MDCCCC estas legebla, pli supre estas reliefo. Ĉe la supro de la fasado estas triangulo, kies mezo ronda fenestro situas.

Fontoj redakti

 
Panoramo kun baziliko kaj kun ĉi tiu kapelo en Esztergom