Karl Ludwig BORCHERT (naskiĝinta la 20-an de majo 1876 en Mieszkowice-Kłosów, mortinta la 23-an de novembro 1937 en Vajmaro) estis germana politikisto, masonisto kaj kontraŭfaŝisma rezistanto.

strato en Vajmaro nomite por Karl Borchert

Vivo redakti

Borchert estis de 1894 ano de la Socialdemokratia Partio de Germanio kaj venis en 1905 Vajmaron. Borchert partoprenis la fondomomenton de la vajmara filio de Komunista Partio de Germanio en la 1.1.1919 ĉe la gastejo Grüne Aue. Samtempe li pretis estri ĝin. En 1925 li kandidatis por la urba konsilio. Post la potencakiro de la nazioj 1933 li daŭrigis la politikan agadon kaŝe kune kun la edzino. En 1933 aŭ 1934 li estis arestita kaj kondamnita je tri jaroj da karcero. Post fino de la puno en novembro 1937 li ne liberiĝis sed estis tuj internigita en la koncentrejo de Buchenwald en 1937; tie li estis mortigita kelkajn tagojn poste. Sekve li estis la unua vajmarano kiu estis murdita en tiu ĉi koncentrejo.[1]

Ankaŭ lia filo Bruno Borchert aktivis rezistade. Kelkajn tagojn antaŭ militofino li mortis per ekzekuto estante en la pundivizio 999 de Wehrmacht.

Honoroj redakti

En al vajmara nordo proksime de la fabrikaro Weimar-Werk kaj paralele al la strato Buttelstedter Straße estis nomita - jam en la 4.5.1945[2] - strato por li. Li mem estis estinta loĝanta en tiu ĉi strato.[3] En la kelo de la domo ĉe Karl-Borchert-Straße nr. 2 troviĝas ankaŭ memortabulo kiu pli frue videblis survande ekstere.[4]

Tombo lia estis sur la ĉefa tombejo vajmara.

Referencoj redakti