Kastelo de Csepreg

La kastelo de Csepreg (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Schöller [ŝoler]) estas historia monumento en urbo Csepreg (Hungario).

Aerfoto pri la kastelo de Csepreg

Historio redakti

Oni supozas, ke en tiu loko la husanoj konstruis burgon. Ekde 1532 la posedanto estis familio Nádasdy [nAdaŝdi], baldaŭ same historiaj familioj Draskovich [draŝkoviĉ] kaj [Jankovich [jankoviĉ]. Inter 1808-1811 la kastelo estis trakonstruita laŭ klasikismo, en la 1880-aj jaroj laŭ eklektiko. Inter 1884-1927 la posedanto estis la sukerfarejo Schöller, poste la hungara ŝtato profitis la kastelon kiel juĝejo. En 1930 la suda alo estis malkonstruita, el ties materioj du vilaoj estis konstruitaj, kiel apartenaĵo de la kastelo. en 1968 la kastelo estis trakonstruita, poste ĝi estis lernejo. En 2007 la lernantoj ricevis novan lernejon, la malnova malpleniĝis. En la fruaj 2020-aj jaroj la posedanto estis ĉino, kiu volas fari el la kastelo hotelon.

Konstruaĵoj redakti

La etaĝa kastelo kun mansardoj kaj keloj situas sola en la urbomezo en granda parko, sed en la parko kuŝis servista domo (malkonstruita). La kastelo formas brikon.

Parko redakti

La parko havas maljunajn arbojn. Sub la tero dormas termala fonto, la sama, kiel en la najbara Bük.

Fontoj redakti