Kastelo de Lengyeltóti
La Kastelo de Lengyeltóti (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Zichy [ziĉi]) estas historia monumento en Hungario, en mezo de urbo Lengyeltóti.
Historio redakti
Familio Lengyel konstruis la kastelon en la unua parto de la 19-a jarcento. Post jardekoj alia familio kelkfoje trakonstruis kaj pligrandigis ĝin. Post la 2-a mondmilito ĝi estis kuracejo, foje hospitalo. En 2007 nekonatulo aĉetis la kastelon kun la parko (la kuracejo trovis alian lokon), sed poste okazis nenio. Tamen la kompleta kastelo estas gardata, tial ŝtelistoj ne povas eniri.
Konstruaĵo redakti
La unuetaĝa konstruaĵo (kun grandaj keloj) situas sola sur monteto en parko. La kastelo formas U-literon. La fasado estas simetria, meze estas la enirejo, antaŭe granda teraso reliefas, kiun tenas 5 duoblaj kolonoj. Interne pro la medicina uzo ĝis la alto 1,5 m estas kaheloj, sed pli supre estas videblaj la stukoj.
Parko redakti
La arboj grandparte estis netuŝitaj, tamen la nuna aspekto estas sovaĝa.
Fontoj redakti
- hungare kun foto
- hungare kun foto Arkivigite je 2016-08-09 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto