Kastelo de Vasegerszeg
La Kastelo de Vasegerszeg (konata ankaŭ pri la iama posedanto Markusovszky [markuŝovski]) estas historia monumento en vilaĝo Vasegerszeg.
Historio redakti
Origine nobela familio Wittnyédy [vitnjEdi] konstruis la malfrubarokan kastelon en la 18-a jarcento. En 1820 ĝi estis trakonstruita laŭ klasikismo. En nekonata jaro la nova posedanto estis Lajos Markusovszky, kiu vivis en la kastelo inter 1850-1893. Dum la socialismo ĝi estis laborista feriejo, poste privata hoteleto. Aktuale en 2015 la kastelo estas privata posedaĵo kaj nevizitebla.
Konstruaĵo redakti
La unuetaĝa kastelo situas en éa iama sendependa vilaĝo Keményegerszeg. La kastelo mem situas en mezo de belega parko. La konstruaĵo formas T-majusklon. La fasado estas simetria, meze troviĝas la ĉefenirejo kun 4 reliefantaj kolonoj, kiuj tenas malferman balkonon ĉe la unua etaĝo. Ĉe la tegmento malgranda mansardo estas videbla.
Parko redakti
La parko estas ankaŭ nun impona. En denso de la parko kaŝiĝas tombokapelo de Lajos Markusovszky.
Fontoj redakti
- hungare kun fotoj
- hungare kun foto
- [1] Arkivigite je 2017-09-17 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto