Kate Winslet

angla aktorino

Kate WINSLET, plennome Kate Elizabeth Winslet (naskiĝis la 5-an de oktobro, 1975) estas angla aktorino.

Kate Winslet
Oskar-premiito
Persona informo
Kate Winslet
Naskonomo Kate Elizabeth Winslet
Naskiĝo 5-an de oktobro 1975 (1975-10-05) (48-jaraĝa)
en Reading,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Lingvoj angla vd
Loĝloko West Wittering vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Redroofs Theatre School vd
Familio
Patro Roger John Winslet vd
Patrino Sally Ann Bridges vd
Gefratoj Beth Winslet • Joss Winslet vd
Edz(in)o Edward winslet Abel smith • Jim Threapleton • Sam Mendes vd
Amkunulo Stephen Tredre vd
Infanoj Joe Mendes • Mia Threapleton • Bear blaze Winslet vd
Profesio
Okupo filmaktoro • kantisto • voĉaktoro • televida aktoro • aktoro • teatra aktoro vd
Aktiva dum 1991– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Winslet ĉe la filmon premiero de Divergent en Marto 18, 2014

Kate Winslet naskiĝis en Reading, Berkshire. Jam frue ŝi ekinteresiĝis pri la aktorado, ĉefe certe pro la influo de sia familio: Ŝiaj geavoj gvidis la teatron en Reading, la gepatroj iam mem estis geaktoroj kaj ŝia onklo Robert Bridges estis stelulo en Londono. Sian karieron Kate Winslet komencis per varbaĵoj kaj per teatraj prezentoj, ĉefe en la lernejo.

En la jaro 1991 ŝi finis sian studadon en la Arts High School. Sekvis malgrandaj gastroloj en televid-serioj, interalie en Dark Season, kie ankaŭ la aktoro Stephen Tredre havis malgrandan rolon. La tiutempe 15-jara Kate kaj la 28-jara Stephen rapide enamiĝis unu al la alia kaj ekluis etan loĝejon en Londono.

Sian kinodebuton ŝi havis en 1994. En la filmo Heavenly Creatures ŝi prezentis junan murdistinon. Famon ŝi akiris en 1995, per rolo en la filmigo de la verko Sense and Sensibility de Jane Austen. Ŝi tiam estis unuafoje nomumita por la Oskar-premio en la kategorio plej bona ina epizoda rolo. Post Jude the Obscure kaj la rolo de Ofelia en Hamlet (1996) ŝi kaptis la atenton de la filmistoj en Hollywood.

En la filmo Titanic (1997 ŝi agadis apud Leonardo Di Caprio kaj gajnis sian duan nomumon por la Oskaro.

En la jaro 1998 Kate Winslet edziniĝis al la reĝisoro Jim Threapleton, kaj la 12-an de oktobro 2000 naskiĝis la filino Mia. Tamen la geedzoj du jarojn poste disiĝis.

Post sia granda granda sukceso en Titanic ŝi poste ricevis bonajn kaj postulemajn rolojn, ekzemple en Iris, filmbiografio pri la verkistino Iris Murdoch. Ankaŭ pro tiu ĉi rolo de la juna Iris ŝi estis nomumita por la Oskaro.

Ekde 2003 Kate Winslet estas edziniĝinta al la brita reĝisoro Sam Mendes. La 22-an de decembro, 2003, en Novjorko naskiĝis la filo Joe.

Du menciindaj filmoj estiĝis en 2004: Ethernal Sunshine of the Spotless Mind (pro kiu plian fojon gajnis nomomon por la Oskaro) kaj Finding Neverland.

Filmaro redakti

Jaro Titolo Rolo Filmreĝisoro(j)
1994 Heavenly Creatures Juliet Hulme Peter Jackson
1995 Sense and Sensibility Marianne Dashwood Ang Lee
1995 A Kid in King Arthur's Court Princess Sarah Michael Gottlieb
1996 Jude Sue Bridehead Michael Winterbottom
1996 Hamlet Ophelia Kenneth Branagh
1997 Titanic (1997) Rose DeWitt Bukater James Cameron
1998 Hideous Kinky Julia Gillies MacKinnon
1999 Faeries Brigid (voĉo) Gary Hurst
1999 Holy Smoke! Ruth Barron Jane Campion
2000 Quills Madeleine Philip Kaufman
2001 Enigma Hester Wallace Michael Apted
2001 Iris Young Iris Murdoch Richard Eyre
2001 War Game Annie (voĉo) Dave Unwin
2001 Christmas Carol: The Movie Belle (voĉo) Jimmy T. Murakami
2003 The Life of David Gale Bitsey Bloom Alan Parker
2004 Eternal Sunshine of the Spotless Mind Clementine Kruczynski Michel Gondry
2004 Finding Neverland Sylvia Llewelyn Davies Marc Forster
2005 Romance & Cigarettes Tula John Turturro
2006 Deep Sea 3D Parolisto Howard Hall
2006 All the King's Men Anne Stanton Steven Zaillian
2006 Little Children (filmo) Sarah Pierce Todd Field
2006 Flushed Away Rita (voĉo) David Bowers/Sam Fell
2006 The Holiday Iris Nancy Meyers
2007 The Fox and the Child Parolisto Luc Jacquet
2008 The Reader Hanna Schmitz Stephen Daldry
2008 Revolutionary Road April Wheeler Sam Mendes
2009 A Mother's Courage: Talking Back to Autism Parolisto Friðrik Þór Friðriksson
2011 Carnage Nancy Cowan Roman Polanski
2011 Contagion Erin Mears Steven Soderbergh
2013 Movie 43 Beth Various
2013 Labor Day Adele Wheeler Jason Reitman
2014 Divergent Jeanine Matthews Neil Burger
2014 A Little Chaos Sabine De Barra Alan Rickman
2015 The Divergent Series: Insurgent Jeanine Matthews Robert Schwentke
2015 Daisy Chain Buttercup (voĉo) Galvin Scott Davis
2015 Steve Jobs Joanna Hoffman Danny Boyle
2015 The Dressmaker Myrtle "Tilly" Dunnage Jocelyn Moorhouse
2016 Triple 9 Irina Vlaslov John Hillcoat
2016 Collateral Beauty Claire Wilson David Frankel
2016 The Lost Letter Parolisto Kealan O'Rourke
2017 The Mountain Between Us Alex Martin Hany Abu-Assad
2017 Wonder Wheel Ginny Woody Allen
2018 Mary and the Witch's Flower Madame Mumblechook (voĉo) Hiromasa Yonebayashi
2019 Birds of a Feather Blanche (voĉo) Andrea Block/Christian Haas
2019 Blackbird Jennifer Roger Michell
2021 Avatar 2 Ronal James Cameron
TBA Ammonite Mary Anning Francis Lee
TBA The French Dispatch TBA Wes Anderson

Televido redakti

Jaro Titolo Rolo
1991 Dark Season Reet
1992 Anglo-Saxon Attitudes Caroline Jenington
1992–93 Get Back Eleanor Sweet
1993 Casualty Suzanne
2004 Pride Suki (voĉo)
2004 Saturday Night Live Invitito
2005 Extras Sin mem
2011 Mildred Pierce Mildred Pierce
2015 Running Wild with Bear Grylls Sin mem
2015 Snow Chick Rakontisto
2017 Diana: The Day Britain Cried Rakontisto
2017 Snow Bears Rakontisto
2019 Moominvalley Mrs Fillyjonk (voĉo)

Aŭdlibroj redakti

Jaro Titolo
1999 Listen to the Storyteller
2012 Thérèse Raquin
2012 You're a Bad Man, Mr Gum!
2014 Matilda
2014 The Magic Finger

Eksteraj ligiloj redakti