Preĝejo Ĉieliro de Maria (Szászvár)
La preĝejo Ĉieliro de Maria estas romkatolika historia monumento en Hungario, en Szászvár.
Paroĥa preĝejo de Ĉieliro de Maria | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria en Szászvár
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szászvár |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Baranya |
diocezo | Pécs |
dekanujo | Komló |
paroĥo | loke |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | 1772–1779 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
En la iama vilaĝo „Zaas” preĝejo kaj monaĥejo funkciis jam dum la mezepoko, Depost dominado de la turkoj en 1721 ĝi plene ruiniĝis. Tiam oni refondis la paroĥon kaj oni komstruis novan lignan preĝejon. La nun videbla katolika preĝejo estis konstruita en la sama loko en la 1770-aj jaroj, sed la turo trakonstruiĝis en 1822. La orgeno ekfunkciis en 1913.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas en mezo de la komunumo laŭ la trotuaro. La fasado komenciĝas per kvadrata turo, malsupre la enirejo funkcias. La unusola navo finiĝas en duonronda sanktejo. Interne la altaro kaj predikejo devenis ĉefe el la 19-a jarcento.
Sonoriloj redakti
Szászvár longe estis grava minkomunumo, tial en 2005 oni kreis ĉiutagan sonorilan muzikon. Dimanĉe himno de la ministoj estas aŭdebla.
Fontoj redakti
- (hungare kun foto)
- hungare
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- [1][rompita ligilo]