Komlódtótfalu estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg en Distrikto Csenger. Tótfalu signifas: slovaka-vilaĝo.

Preĝejo de Komlódtótfalu

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Komlódtótfalu situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Somesul (ponto estas al la kontraŭa Csenger), laŭ traira flankovojo, laŭ la rumana landlimo sen limpasejo. Ĉefvojo Nyíregyháza-Satu Mare preteriras. Csenger troviĝas nur 3, Fehérgyarmat 26, Mátészalka 39 kilometrojn.

Historio redakti

 
Nobeldomo de Komlódtótfalu

Pri vilaĝo Komlód la unua mencio devenis el 1337, tiam la kampoj apartenis al familio "Komlódi". Pri vilaĝo Dombó la unua mencio devenis el 1312, sed en 1430 aperis la nuna nomo Tótfalu. Iom poste la du vilaĝoj unuiĝis. Post Traktato de Trianon Komlódtótfalu perdis naturajn kontaktojn al Szatmárnémeti. En 1970 la inundo plene faris ruina la vilaĝon, poste ne okazis ŝtata rekonstruo pro la inundema situo. Vilaĝservoj estas la municipa administrado kaj migra poŝto.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • hungara Vikipedio
  • Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
  • www.vendegvaro.hu
  • www.iranymagyarorszag.hu
  • www.gyaloglo.hu